Stratford (Ontario)
Stratford estas urbo en la distrikto Perth, situanta en la sudo de la provinco Ontario de Kanado. La urbo troviĝas borde de la rivero Avon, kaj laŭ la censo de 2006 havis 30 461 loĝantojn.
Stratford | |||
---|---|---|---|
separated municipality in Ontario (en) urbo vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 31 465 (2016) [+] | ||
Loĝdenso | 1 435 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 22′ N, 80° 58′ U (mapo)43.366666666667-80.966666666667Koordinatoj: 43° 22′ N, 80° 58′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 345 m [+] | ||
Areo | 21,92 km² (2 192 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Stratford, Ontario [+] | |||
Kiam la areo unuafoje estis setligita en 1832, la loĝloko kaj la apuda rivero estis nomitaj laŭ Stratford-upon-Avon en Anglio, fama pro la dramverkisto William Shakespeare. La urbo estas la administra centro de la distrikto. Stratford ricevis la statuson de urbo (angle town) en 1859 kaj la statuson de grandurbo (angle city) en 1886. La unua urbestro estis John Corry Wilson Daly kaj lia nuna posteulo estas Dan Mathieson.
La cigno iĝis la simbolo de la urbo. Ĉiujare 24 blankaj kaj 2 nigraj cignoj estas liberigitaj en la riveron Avon.
Partneraj urboj
redaktiLa tri partneraj urboj de Stratford en Ontario estas:
- Stratford-upon-Avon, Anglio, Britio
- Stratford, Novzelando
- Stratford, Konetikuto, Usono
Eksteraj ligiloj
redakti- retejo de la urbo Arkivigite je 2012-06-28 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo de la urba festivalo de ŝekspiraj teatraĵoj
- pliaj turismaj informoj Arkivigite je 2007-06-30 per la retarkivo Wayback Machine
Koordinatoj: 43° 22' norde, 80° 59' okcidente