Mondi lingua

(Alidirektita el Mondlinguo)
Mondlinguo alidirektas ĉi tien. Ne konfuzu kun la nocio mondlingvo.

Mondi lingua, antaŭe Mondi linguo[1] (eo: Monda lingvo), estas planlingvo proponita en 1939, unu el pluraj proponitaj[2], de Aldo Lavagnini, ano de Academia pro Interlingua.

Mondi lingua estas naturalisma planlingvo bazita sur latina lingvo, sed ĝi konservas certan regulecon: distingas (nekonstante) la partojn de diskurso. La projekto do klasigeblas eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj.

Estis revuo en tiu lingvo: Mondi lingua = Mondi lingui a Kademi, Monsal revuo pro unite interlingwistike, eldonita en Meksiko de Lavagnini. De 1938 ĝis 1955 ĝi havis 60 numerojn: 1938 numeroj 1–4 kaj 6–10, 1939 11–16, 1940 17, 19, 1941 21–24, 1942 26, 28, 1943 29–32, 1944 33–35, 1945 36–40, 1946 42, 1947 46, 1949 49, 1953 52, 53<3>, 1954 57–59, 1955 60.[klarigu]

Referencoj redakti

  1. Mondlinguo estas pra-formo de Mondi lingua, publikita en 1936.
  2. Aliaj planlingvoj de Lavagnini estas Unilingue de 1924, Monario de 1929, Interlingue (Lavagnini), kaj Mondilingwo.

Vidu ankaŭ redakti