Unilingue estas unu el planlingvoj proponitaj de Aldo Lavagnini (aliaj estas Interlingue (Lavagnini), Monario,Mondilingwo, Mondlinguo kaj Mondi Lingua) en 1924. La aŭtoro lasis siajn projektojn kaj estis ano de Academia pro Interlingua.

Oni pensas, ke la projektojn de Lavagnini tre influis de ideoj de la aŭtoro pri la "perfekteco" de sanskrito kaj la kelta lingvo, ĉefe laŭ verba aspekto. Pro tio, la verbaj formoj estas tre malsimplaj, kiel en Volapuko.

Specimeno redakti

Liberit sin arbitralit, simplicit sin puerilit vel simplicismo, logicit et rationalit sin artificiosit et ridiculo exajeration, internationalit elemens sin sacrifar ad it rationalit formens et pulcritud lingues, maxime naturalit sin pedissequal kollexio arregularitens, maxime flexibilit et virit expressios realizate kum medien simpliste maxime facilit komprensios et uzus kurrant pro allo poplon.

Traduko: Libereco sen arbitreco, simpleco sen infaneco aŭ simplaĉeco, logikeco kaj racieco sen artfariteco kaj ridinda troigo, internaciaj elementoj sen sakrifiki al tio raciemajn formojn kaj belecon de la lingvo, plejgranda natureco sen granda aro de neregularecoj, maksimuma fleksebleco kaj fortaj ekspresoj faritaj per simpla medio, plejsimpla komprenebleco kaj uzo kuranta al ĉiuj popoloj.