Monario estas unu el planlingvoj proponitaj en 1925 de Aldo Lavagnini, ano de Academia pro Interlingua. Aliaj estas: Interlingue (Lavagnini), Mondilingwo, Mondlinguo Mondi Lingua kaj Unilingue. Estas dua versio (Monario II) publikigita en 1929.

Oni pensas, ke la projektojn de Lavagnini tre influis ideoj de la aŭtoro pri la "perfekteco" de sanskrito kaj la kelta lingvo, ĉefe laŭ verba aspekto. Pro tio, la verbaj formoj estas tre malsimplaj, kiel en Volapuko.

Unuaj versoj de Patro Nia: Nia patro kiu estas en himelo, santa estu zia nomo, zia regno venu, zia volo estu kiel en himelo tiel sur tero.

Aliaj ekzemploj:

  • El surio splenda in cielo et illumina el terre (La suno brilas en la ĉielo kaj lumigas la teron);
  • Filio el jardineri ha un roze (Filo de ĝardenisto havas rozon);
  • Avio vola in cielo, piwo nata en mar (Birdo flugas en ĉielo, fiŝo naĝas en maro);
  • Gutto aqui kava el lapide (akva guto kavas la ŝtono);
  • Hando lu hando (mano en mano).