Aldo LAVAGNINI, okultisto, naskiĝis en Italio, mortis en Meksikurbo, 1963. Magistro de framasonismo, ano de Academia pro Interlingua, fondinto de la Asociación Biosófica Universal 1917 kreinto de la planlingvoj "Monario" 1925 kaj "Mondi Lingua" 1939, esperantidoj kaj "Unilingue", modifita latina (1921). La projektoj de Lavagnini, laŭ oni pensas, estis tre influita de ideoj de aŭtoro pri la "perfekteco" de sanskrito kaj kelta lingvo, ĉefe laŭ verba aspekto. Pro tio, la verbaj formoj estas tre malsimplaj, kiel en Volapuko. Li estis framasonisto ano de la Martinismo en Italio. En lia tekstoj framasonaj oni vidas influojn de Teozofio, astrologio kaj jogo, ankaŭ rimarkindaj en la teorioj de la Asociación Biosófica, kion li fondis en Ameriko.

Aldo Lavagnini
Persona informo
Naskiĝo 29-an de februaro 1896 (1896-02-29)
en Provinco Sieno
Morto 30-an de novembro 1962 (1962-11-30) (66-jaraĝa)
en Meksiko
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Verkoj redakti

  • Colección de manuales masónicos
  • Grammatica dell' Unilingue od Interlingue, Rom 1923.
  • Corso di Monario, Rom 1926.
  • Interlexiko Monario: italiano, francais, english, deutsche, Rom 1926.
  • Kurso astrologis, 1926.
  • Short lessons on Mondi Linguo, Mexiko 1945.
  • Hacia una lengua internacional, Mexiko 1956.
  • Origin astronomic del Alfabeto (s.j.).