Globish (Nerriere)

Ne konfuzenda kun "Global English" kiun Robert McCrum foje nomis Globish sed kiun li uzis kun la signifo "la angla kiel tutmonda lingvo". Jean-Paul Nerriere uzis la terminon Globish kiel nomo por "konstruita lingvo" (planlingvo).

Ne konfuzenda kun "Globish (Gogate)" formo de angla lingvo kuin simpligita ortografio kaj prononco.


Globish (Globish English) estas planlingvo proponita en 2004 fare de Jean-Paul Nerrière[1], franca instruisto pri angla lingvokaj vicprezidanto de la fako internacia merkatiko ĉe IBM. Ĝi estas simpliigo de angla lingvo (1500 vortoj) por esti facile lernebla al fremduloj, ĉefe al parolantoj de franca lingvo. Jean-Paul Nerriere do uzas la nomon Globish por planlingvo.

Globish estas patentita nomo por la planlingvo. Ĝi uzas subaron de normiga angla gramatiko kaj liston de 1500 anglaj vortoj. Nerrière asertas ke ĝi "ne estas lingvo en kaj de si mem"[2], sed prefere ĝi estas la komunaĵo, kiun ne-indiĝenaj anglaj parolantoj adoptas en la kunteksto de internacia komerco. Barbara Cassin asertas ke Globish ne estas lingvo de kulturo, sed lingvo de servo[3].

Evoluado de Globish al natura lingvo redakti

En 2009, Nerriere kaj David Hon eldonis Globish the World Over (Globish tra la tuta mondo), la unua libro verkita tute en la Globish-angla.

Ĝis 2011, Globish the World Over estis tradukita en 12 lingvojn kaj estis furorlibro en Japanio. Ankaŭ en 2011 estis formita la Globish Fondumo, kiel ne-profitcela organizajo en Aŭstralio kun la celo konservi kaj diskonigi la normojn de Globish. (Globish aspektas esti la nura angla subaro por ne-indiĝenaj anglaj parolantoj kun publikigita aro de reguloj).

Ĝis 2013, la Globish Fondumo (Globish Foundation) havis 8 naciajn filiojn kaj disponis 24hore/7tage pri surreta testo (Globish Communications Test)[4].

Uzo de la nomo Globish redakti

La unua atestita referenco al la esprimo por rilati al aro de dialektoj de la angla parolata ekstere de tradiciaj anglalingvaj areoj estis en eldono de la Christian Science Monitor en 1997:[5]

Efektive, la "globish" de la monda junulara kulturo estas pli kaj pli interaga. Ne-okcidentaj formoj de la angla nun estas tiom kreivaj kaj viglaj kiel la angla de Chaucer, de ShakespeareDickens iam estis[6].

La esprimo estis uzata en alia kunteksto de Madhukar Gogate por priskribi sian proponitan Globish (kiu estas artefarita lingvo bazita sur la angla lingvo) kiun li prezentis en 1998 por plibonigi la anglan literumadon.

La kodiga laboro de Nerrière en 2004 komencis legitimigi la lingvocelon tiom multe ke ĝi tiris iom la atenton de la gazetaro. Estas klara kaj kun multe da postaj referencoj, ke la termino Globish kreskis pli kaj pli kiel ĝenerala termino ekde la dato de la unuaj publikaĵoj.

Patento redakti

Li markis sian normigon de la lingvo prenante patenton sur la termino, kiel faris I. A. Richards, kiu patentis la terminon Basic English (baza angla) por malhelpi misprezenton de lia laboro[7]

Kodigita lingvo = natura kaj ne artefarita redakti

La uzo de la esprimo Globish fare de Nerrière rilatas al lia aserto ke la lingvo priskribita en liaj libroj okazas nature.

La aŭtoro de Globish prezentas ĝin kiel naturan lingvon kontraste al artefaritakonstruita lingvo, asertante ke ĝi estas kodigo de reduktita aro de anglaj ŝablonoj kiel uzita fare de ne-indiĝenaj parolantoj de la lingvo. La aŭtoroj de la en 2009 aperinta libro Globish the World Over (Globish tra la tuta mondo) intencas montri ke "bona globish estas ĝusta angla", kaj tial verkis ĝin en globish.

Aktivismo kontraŭ Globish redakti

Unu el la tre konkretaj punktoj de la "anti-Globish" aktivismo konsistas en la produktado de dulingvaj publikaĵoj kaj manlibroj kiuj instruas lingvon nepre proponas ne nur komunikadon, sed ankaŭ kulturon en aliaj vortoj belecon[3].

Rilataj sistemoj redakti

Special English (speciala angla) estas ankaŭ kontrolita subaro de la angla lingvo kun proksimume 1500 vortoj kaj mallongaj frazoj. Speciala angla unue estis uzita la 19-an de oktobro 1959 kaj ankoraŭ estas prezentita ĉiutaga fare de Voice of America (Voĉo de Usono).

Specialized English (specialigita angla) estas kontrolita subaro de la angla lingvo, derivita de Special English fare de Feba Radio. Ĝi ankaŭ havas proksimume 1500 vortojn kun kelkaj diferencoj en la vortolisto de Special English.

Kritikoj redakti

Dum funkciante kiel vicprezidanto de la fako internacia merkatiko ĉe IBM, Jean-Paul Nerriere unue observis modelojn de la angla, kiujn ne-denaskaj parolantoj de la angla uzis, por komunikiĝi unuj kun la aliaj en internaciaj konferencoj[8]. Li poste evoluigis regulojn kaj trejnadon en la formo de du libroj por helpi al ne-indiĝenaj anglaj parolantoj pli bone komuniki unuj kun la aliaj uzante globish kiel lingvafrankao.

  • Kvankam Nerrière asertas ke la Globish priskribita en lia libro estas natura lingvo, li neniam publikigis ajnan statistikan indicon de liaj observoj. Joachim Grzega, germana lingvisto, eĉ ekstreme esprimis ĝin jene: "Evidentas ke ĝi ne estas bazita sur iuj empiriaj observaĵoj."[9]
  • "Globish estas suspektita de kultura imperiismo, ĉar ĝi disvastigas nur unu lingvon, el kiu la subaro de vortoj estas prenita": tiu kritiko venas ofte de la parolantoj de aliaj "neŭtralaj" lingvoj, tio estas lingvoj ne parolataj de iu nacio aŭ lando. Laŭ la "World Factbook", denaskaj parolantoj de la angla reprezentas nur 4.68% de la monda loĝantaro[10] sed multaj aliaj fontoj taksas la veran proporcion de ĉiuj anglaj parolantoj sur 20-25%.[mankas fonto] (Bonvolu krei Kategorio:Artikoloj kun senfontaj asertoj ekde october 2014!)
  • Globish estas kritikata pro iuj ekonomiaj motivoj ligitaj al ĝi pro la fakto ke ekzistas registrita patento kaj iom da merkatado farita kun ĝi. La posedanto ne rezignis je siaj rajtoj al ĝi, kontraŭe al tio kion faris ekzemple L. L. Zamenhof por Esperanto. Aliflanke, I. A. Richards diskutis pri kial li patentis Basic English (Baza Angla) por malhelpi misprezenton[7].

Referencoj redakti

  1. (angla) "Globish now the lingua franca of world travellers Arkivigite je 2009-04-14 per la retarkivo Wayback Machine", The Australian, 12a de Decembro, 2006.
  2. (angla) "Parlez vous Globish? Probably, even if you don't know it", Toronto Star, 7a de Marto, 2009.
  3. 3,0 3,1 (angla) The power of bilingualism: Interview with Barbara Cassin, e-flux.com, marto 2017
  4. (angla) Oficiala retejo de Globish Foundation
  5. Among the New Words, 2007, American Speech 82.1 Georgia College & State University.
  6. (angla) 'Cultural Imperialism Aside, English Spans Linguistic Gulfs', Nigel Young, professor of sociology, Colgate University in Hamilton, N.Y., Christian Science Monitor, 29a de Decembro 1997
  7. 7,0 7,1 (angla) Basic English and Its Uses, W.W. Norton, 1943
  8. (angla) New lingua franca upsets French, BBC News, January 23, 2009.
  9. (angla) Globish and Basic Global English (BGE): Two Alternatives for a Rapid Acquisition of Communicative Competence in a Globalized World? de Dr-o Joaquin Grzega, germana lingvisto.
  10. (angla) angla versio raportita de la Internacia Liaison Committe of Atheists and Freethinkers kaj la originala franca versio Arkivigite je 2006-12-09 per la retarkivo Wayback Machine de la sama artikolo, kun fontoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti