Monotipo (Monotype)

Monotipo estas kompostmaŝino por presejoj inventita en 1887 de la usona inĝeniero Tolbert Lanston. En la historio de la presindustrio ĝi formas ĉeneron inter la mana tipografio kaj la fotokompostado.

Klavaro de la kompostmaŝino Monotype, modelo D.
Fandmaŝino Monotype.

Principo redakti

Kontraŭe al tiuj de la linotipo (Linotype), la etapoj de kompostado kaj fandado estas disigitaj ĉe la monotipo. La tajpisto kopias la manuskripton per klavaro, kiu ŝtancas truojn sur papera bendo. Samtempe li alĝustigas la liniofinojn. La kompostisto povas elekti grandan varion de tipargradoj. La fandisto okupiĝas pri la fandmaŝino. Monotipaj tajpisto kaj fandisto estas kutime apartaj profesioj.

Klavaro redakti

La klavaro konsistas, unuflanke, el klavoj de tru-mekanismo, kaj aliflanke, el aparato de registrado kaj alĝustigo, vera kalkulilo (interalie set-tamburo bone videbla sur la foto). La monotipo posedas propran set-sistemon por kalkuli la larĝecon de ĉiu unuopa tipo kaj adicii ĝin dum la tajpado. La set-sistemo baziĝas sur la angla colo: ekzistas ekzemple 9- aŭ 10-set-tiparoj. Por la aŭtomata alĝustigo de linioj per la klavaro kaj en la fandmaŝino oni kalkulas per unuoj. Unuo ne estas fiksa mezuro kaj sendependa de la preslitera grandeco. Ekzemple kvadrato (em) entenas 18 unuojn, duonkvadrato (en) 9 unuojn, malpli larĝaj tipoj proporcie malpli.

La klavararanĝo prezentiĝas kiel tajpilo, sed pli grandformata, konsistanta el pli ol 300 klavoj: por la alfabeto kun ciferoj kaj signoj ekzistas majuskloj, majuskletoj kaj minuskloj, kaj por la tiparfasonoj rekta, kursiva kaj grasa. Aldoniĝas en la supra parto du vicoj de po 15 ruĝaj klavoj kun ciferoj, per kiuj oni regas la alĝustigon de la linioj. Sub la klavaro troviĝas la interaga kadro kun lamenoj, kiuj funkciigas la truŝtancilojn. Ili ŝtancas trukombinojn sur la paperbendon en malsamaj lokoj laŭ respektive litero, signo aŭ spaceto. La movorforto estas komprimita aero, kiu funkciigas la klavaron kaj diversajn partojn de la fandmaŝino.

Fandmaŝino redakti

La fandmaŝino estas aparato disigita de la klavaro. Kontraste al la linotipo, ĝi ne fandas tutan linion, sed unuopajn prestipojn. Tio ebligas eventuale interveni ankoraŭ okaze de eraro. La trubendo fiksas la larĝecojn de la intervortaj spacetoj. Necesas poste ŝovi la linion de fanditaj tipoj sur galeon. Kiam tiu ĉi estas plena, la kompostaĵo poste plulaboriĝos en la kompostejo.

 
Matrica kadro, Bembo, 16-punkta tiparo

La tipografia plumbo fandiĝinta (alojo el plumbo, stano kaj antimono) produktis nocajn vaporojn kaj kaŭzis kazojn de saturnismo. La fakto ke la klavaro estas disigita de la fandmaŝino protektas la tajpiston de la nocaj efikoj el la fandujo. Poste la linotipoj ankaŭ aplikos la sistemon de trubendaj legiloj.

Alia avantaĝo de la monotipo estis la eblo korekti la tekston mane: okaze de tajperaro eblis anstataŭi mane tipojn freŝe fanditajn per aliaj, ĉar kontraŭe al tiuj de la linotipo, la tipoj  de la monotipo ne estis kunfanditaj. Efektive, se linio ĉe linotipo enhavis eraron (koboldaĵon), necesis rekomenci la tutan linion, inkluzive ĉiujn liniojn de la alineo (se la korekto superis la longecon de la erara linio). Kompense, la linotipo havis la avantaĝon produkti liniojn facile manipuleblajn dum la enpaĝigo, kio estis aparte utila por la ĉiutaga gazetaro. La monotipo estis sekve privilegie uzata por eldono de kvalitaj kaj komplikaj laboroj.

 
Kompostaĵo eliĝas el fandmaŝino

Krom la norma fandmaŝino de Monotype, la societo produktis la modelon Monotype-Supra, kiu ebligis fandi tipojn ĝis la grado de 72 Didot-punktoj kaj krei stampilojn por la alfabeto Brajlo. La unua serio, la tiel nomata Tipo A, sendube neniam estis instalita en Eŭropo. La unua modelo alveninta sur la kontinento estis la Tipo C. Ekde 1910, la Tipo D konis la plej grandan disvastiĝon.

Per la fandmaŝino eblas fandi po 8 000 tipojn hore (depende de la grado, eĉ po 10 000 por la lastaj modeloj).

La monotipon kiel komposttekniko superis baldaŭ la teknika progreso de fotokompostado, sed en iuj atelieroj ĝi postvivis ĝis la epoko de la komputiloj. En la komenca periodo de la perkomputila eldonado, la usona societo produktis la modelon Monophoto, kiu, anstataŭ kunmeti tipojn, ebligis eksponadon sur filmo uzante ankoraŭ la kodadon per paperbendo.

La sorto de la societo Monotype redakti

La Lanston Monotype Machine Company fondiĝis en 1887 kaj, post pluraj nomŝanĝoj (ekz. Monotype Typography), estis aĉetita en 1998 de la societo Agfa-Gevaert. La sekvan jaron, la departemento mekanografio kaj tipografio estis disigita por formi la filion Agfa Monotype. La plimulto de la akcioj de Agfa Monotype estis vendita en 2004 al la investfonduso TA Associates sub la nomo de Monotype Imaging Inc.

La aktivecoj de Monotype Imaging ampleksas la distribuon respektive deponon de patentoj por ciferecaj tiparoj, la disvolvon de peliloj por printiloj kaj komputilaj ekranoj, speciale por la konto de fabrikantoj de operaciumoj aŭ de porteblaj aparatoj  (ekz. poŝtelefonoj). Monotype Imaging akiris plurajn societojn, inter aliaj Ascender Corporation [1].

Ekde aŭgusto 2006, Linotype GmbH (Bad Homburg) estas la posedaĵo de grupo de investantoj. Ekde 2013 la firmao Linotype GmbH ŝanĝis la nomon al Monotype GmbH.

Bibliografio redakti

  • (de) Emil Lürsen: Die Monotype, Fachbuch für Taster und Giesser, Fachbuchverlag GmbH Leipzig (Manlibro por tajpistoj kaj fandistoj.)
  • (de) Eberhard Dilba: Tipographie-Lexikon und Lesebuch für alle, Books on Demand, Norderstedt 2005. (Leksikono pri tipografio kaj legolibro por ĉiuj.)
  • (de) Franz Zimmermann: Die Lanston Monotype. Buchstaben-Giess- und Setz-Maschine. In: Klimschs Jahrbuch, vol. 5, Frankfurt/Main 1904, p. 18-23. (Artikolo pri la Monotype en jarlibro.)

Notoj kaj referencoj redakti

Referencoj redakti

Notoj redakti

  1. Ascender Corporation, usona entrepreno specialigita en la produktado de tiparoj por komputiloj kaj poŝtelefonoj, fondita en 2004 en Elk Grove Village en la ŝtato Illinois, estis aĉetita de Monotype Imaging la 8-an de decembro 2010. Ascender realigis sian unuan tiparan familion en la jaro de sia kreiĝo kaj nomis ĝin Endurance, poste ĝi distribuis en 2005 la tiparojn de Microsoft. Ascender precipe konatiĝis en novembro 2007 pro la tiparo Droid de la mastruma sistemo Android, kaj tio kadre de ĝiaj aktivecoj en la sino de la konsorcio Open Handset Alliance. Sin koncentrinta sur poŝtelefonoj ekde ĝia aĉeto, ĝi funkcias hodiaŭ kiel simpla filio.

Eksteraj ligiloj redakti