Au-Heerbrugg

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Monstein (Au))

Au estas komunumo en la elektodistrikto Rejnvalo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 6 723 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Au
Blazono de Au
Blazono de Au
Preĝejo de Au
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Rejnvalo
Geografia situo CH1903: 765552 / 255930 (mapo)47.4333333333339.6333333333333Koordinatoj: 47° 26′ N, 9° 38′ O; CH1903: 765552 / 255930 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6723
Areo 4,69 km²
Alteco 405 m super marnivelo
Poŝtkodo 9434
Komunumkodo 2331
Mapo de Densbüren
vdr

Geografio redakti

Au situas en la Suba Rejnvalo je alteco de 405 m s.m. je la maldekstra flanko de la rivero Rejno, kiu formas la landlimon kun Aŭstrio. Au konsistas el la vilaĝo Au parto de la urbo Heerbrugg kaj la setlejoj Haslach, Hard, Monstein kaj Oberfahr.

Partoj de la municipo Heerbrugg situas sur la teritorio de la komunumoj Balgach, Berneck kaj Widnau. La kvar komunumoj Au, Balgach, Berneck kaj Widnau fakte kune formas la politike ne ekzistantan sed ekonomie realen urbon kaj ekonomian centron de la Suba Rejnvalo. Provo unuigi la kvarkomunumojn formale al komunumo kaj urbo Heerbrugg en la 2000-aj jaroj fiaskis en voĉdono.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Au limas en nordo al Sankt-Margreto, en oriento al Lustenau (Austrio), en sudo al Widnau, en sudokcidento al Balgach, en okcidento al Berneck, kaj en nordokcidento al Walzenhausen (AR).

Trafiko redakti

Heerbrugg havas stacidomon de la rejnvala linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sankt-Galo tra Sankt-Margreto al Altstätten SG kaj Buchs SG. Krome Au-Heerbrugg havas aliron al la nacia aŭtostrato A13.

Historio redakti

La unua historia mencio de Au datiĝas el la jaro 1316 sub la nomo Diken Auwe. Origine Au, kiu estiĝis el la setleojoj Au, Haslach, Hard kaj Monstein estis parto de la regna bieno Lustenau. Okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Au estis liberigita de la servituto de Lustenau kaj estis okaze de la fondo de la nova Kantono Sankt-Galo en la jaro 1803 unue integrita al la komunumo Bernau. En la jaro 1805 Au memstariĝis.

Post la malfermo de la trajnlinio de Rorschach al Sargans en la jaro 1858 estiĝis en Heerbrugg nova industrisetlejo, kies tereno dividiĝas inter la komunumoj Au-Heerbrugg, Balgach, Berneck kaj Widnau.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti