La Montabaurer Höhe estas 10 ĝis 15 km longa, plej ofte arbarkovrata alteco en la sudokcidenta Westerwald kaj ĝi grandparte situas en la distrikto Westerwald. La pinto de la monto Alarmstangesituas ses kilometrojn okcidente de la urbo Montabaur kaj ĉ. 12 km nordoriente de Koblenz.

Montabaurer Höhe
rigardo trans Vielbach ĉe la monto Lanzenberg (antaŭe) suden al „Montabaurer Höhe“ (altaĵo de Montabaŭro) kun la monto Köppel (maldekstre) kaj la monto Alarmstange
rigardo trans Vielbach ĉe la monto Lanzenberg (antaŭe) suden al „Montabaurer Höhe“ (altaĵo de Montabaŭro) kun la monto Köppel (maldekstre) kaj la monto Alarmstange
montara sistemo
La plej alta punkto (4 810 m)
Longeco 1 200 km
Areo 200 000 km²
Supra tutaĵo Niederwesterwald
Subaj tutaĵoj Westerwald
Kontinento Eŭropo
Situo Germanujo
Geografia situo 50° 25′ N, 7° 44′ O (mapo)50.4166666666677.7333333333333Koordinatoj: 50° 25′ N, 7° 44′ O (mapo) f1
Map
Montabaurer Höhe
vdr
rigardo de Ransbach-Baumbach sudsudorieente al la monto Köppel (maldekstre) kaj al la monto Alarmstange (rechts)
mapo de la arbara areo de la “Montabaurer Höhe

La Montabaurer Höhe estas dividita de la ĉ. 280 m alta, kaj de argilo plenigita Ransbacher Mulde(baseno de Ransbach), en la vera Montabaurer Höhe (en la sudo) kaj la ĝis 394,0 m alta ŝtata forsto Neuhäusel kun la monto Hölzberg (Hölzenberg; en la nordo) . Krom la baseno de Ransbach la Montabaurer Höhe estas arbarkovrata.

Situo kaj limoj redakti

La Montabaurer Höhe lsituas preskaŭ komplete en la sudokcidento de la distrikto Westerwald. NUr neloĝata strio en la ekstrema sudo situas sur la teritorio de la komunumo Arzbach, distrikto Rhein-Lahn.

Komunumoj redakti

Jenaj komunumo ĉirkaŭas la Montabaurer Höhe:

En al baseno de Ransbacher situas krom la urbo Ransbach-Baumbach la komunumoj Hundsdorf (komunumaro Ransbach-Baumbach, nordokcidente) kaj Hilgert (komunumaro Höhr-Grenzhausen, okcidente).

 
rigardo trans la B 49 apud Neuhäusel al la Montabaurer Höhe

Pejzaĝo redakti

La altaĵo en la nordo kaj sudo estas preskaŭ komplete arbarkovrataj. Precipe kreskas picearoj.

En la baseno de Ransbach troviĝas multaj argilo-fosejoj. Ĝi esta fama pro sia keramika industrio, kaj nomiĝas Kannenbäckerland.

La suda parto apartenas komplete al la naturparko Nassau. Tra la ekstrema sudokcidento iras la romia limeso.

Akvejoj redakti

Pro la rapida altigo de la Neuwieder Becken en okcidento la jara precipitaĵo kreskas de 650 mm, ĝis 700 mm rande de a baseno ĝis 850 ĝis 900 mm en la centro de la Montabaurer Höhe.

Trans la suda parto de la Montabaurer Höhe iras la akvodislimo inter la rivero Lahn kaj la riveretoj Hillscheiderbach kaj Saynbach, kiuj alfluas la Rejnon.

La oriento de la altaĵo deakvigas trans la rivereto Gelbach al la rivero Lahn. En la sudo de la altaĵo kaj sude de la monto Lippersberg, fontas la rojo Hillscheiderbach, kiu rekte alfluas la Rejnon.

Montoj redakti

 
telekomunikaj turoj sur la monto Alarmstange

Jen la montoj kaj altaĵoj de Montabaurer Höhe – ordigita laŭ alteco:

Literaturo redakti

  • Mischa Ferdinand, Ursula Braun: Die Farnflora der Montabaurer Höhe, Zweckverb. Naturpark Nassau, 1997