Köppel (Westerwald)

Köppel estas la nomo de 540,2 m alta kaj post la proksima Alarmstange (alteco 545,2 m) la dua plej alta monto de la Montabaurer Höhe, longa altaĵ de la Niederwesterwald. Ĝi situas sur la limo inter Montabaur kaj Dernbach en Rejnlando-Palatinata distrikto Westerwald. Sur sia pinto staras elrigardoturo.

Köppel
montomonteto
Alteco 540,2 m
Situo apud Dernbach kaj Montabaur; distrikto Westerwald, Rejnlando-Palatinato, Germanujo
Montaro Montabaurer Höhe, Westerwald
Geografia situo 50° 26′ N, 7° 45′ O (mapo)50.4305555555567.7511111111111Koordinatoj: 50° 26′ N, 7° 45′ O (mapo) f4
Köppel (Rejnland-Palatinato)
Köppel (Rejnland-Palatinato)
DEC
Köppel
Köppel
Situo de Köppel
Map
Köppel
vdr

Nomo redakti

„Köppel“ estas la ĝenerala esprimo por monteto aŭ monto en la dialekto de la regiono Westerwald.

Situo redakti

La monto Köppel altiĝas en la Naturparko Nassau sur la limo de la urbo Montabaur, kies centro situas 5,7 km oriente, kaj la komunumo Dernbach, kies centro estas 4 km nordoriente. Okcidentsudokcidente estas la monto Alarmstange.

Sur la norda deklivo fontas la rojo „Masselbach“, sur la nordorienta flanko la rojoj Schlabebornbach kaj Waldbach. En la sudo preterfluas la Biebrichsbach, kiu fontas ĉe Alarmstange estante fontrojo de la Stadtbach. Okcidentnordokcidente kaj nordokcidente fontas la rojoj „Vorderster Bach“ kaj „Hinterster Bach“ , ambaŭ fontrojoj de Brexbach.

Referencoj redakti


Vidu ankaŭ redakti