Montaro Kőszeg, hungare Kőszegi-hegység, germane Günser GebirgeGünser Bergland estas malgranda mezmontaro inter Hungario kaj Aŭstrio. La limoj en Hungario estas certaj, sed en Aŭstrio inter tiu montaro kaj Alpoj estas alia montaro, tial la limoj estas dubaj. Kelkaj aparte traktas tiun montaron kiel hungara kaj aŭstra partoj.

Larĝa panoramo pri Montaro Kőszeg
Situo de Montaro Kőszeg en Hungario, sed la montaro daŭriĝas ankaŭ en Aŭstrio

Historio redakti

Ĉe la montaro ofte loĝois diversaj triboj jam dum la pratempoj. Ili postlasis signifajn ilojn. Post la mezepoko la turkoj ne povis trairi la montaron, nur unufoje okazis sieĝo en Kőszeg. Post Traktato de Trianon la novaj landlimoj distranĉis la montaron, eĉ la plej alta pinto iĝis limo inter Aŭstrio kaj Hungario. Dum la socialismo ankaŭ tie kreis la fifaman feran kurtenon, tial la hungara parto preskaŭ ne estis vizitata, eĉ la plej grava turisma vojeto finiĝis tiam pli frue.

 
Elvidejo sur la plej alta punkto

Geografio redakti

La plej alta montopinto estas „Írott-kő” 882 m-ojn alta, samtempe la plej alta punkto de Transdanubio. La montaro estas grandparte kovrita per arbaroj.

Komunumoj redakti

En la montaro mem nur kelkaj komunumoj estis fonditaj. En la hungara flanko troviĝas Bozsok, Cák, Kőszegszerdahely kaj Velem. En la aŭstra flanko troviĝas: Mannersdorf an der Rabnitz, Lockenhaus, Unterkohlstätten, Stadtschlaining, Weiden bei Rechnitz, Markt Neuhodis kaj Rechnitz.

Fontoj redakti

 
Montaro Kőszeg ĉe Kőszeg