Markt Neuhodis

komunumo de Aŭstrio

Markt Neuhodis, hungare VároshodászÚjhodász, kroate Novi Hodas, estas komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Oberwart. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 658 loĝantoj. En la komunumo estas grandeta nombro da anoj de la burgenlanda kroata malplimulto, kiu ĉefe situas en la parto Althodis (Stari Hodas).

Markt Neuhodis
Foira komunumo • komunumo de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Aŭstrio
Fed. lando Burgenlando
Distrikto Distrikto Oberwart
Poŝtkodo 7464
Aŭtokodo OW
Telefonkodo 03363
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 658  (2018) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 18′ N, 16° 24′ O (mapo)47.29611111111116.395555555556Koordinatoj: 47° 18′ N, 16° 24′ O (mapo) [+]
Alto 326 m [+]
Areo 19,95 km² (1 995 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Markt Neuhodis (Burgenlando)
Markt Neuhodis (Burgenlando)
DEC
Situo de Markt Neuhodis
Markt Neuhodis (Aŭstrio)
Markt Neuhodis (Aŭstrio)
DEC
Situo de Markt Neuhodis

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Markt Neuhodis [+]
vdr

Markt Neuhodis situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo el Kőszeg. Rechnitz troviĝas 5 km-ojn.

 
luterana lernejo kaj preĝejo

Historio

redakti

La loko estis loĝata dum la bronzepoko. Grafo Németújvár fondis la vilaĝon kaj li venigis aŭstrojn. En 1514 la setlejo iĝis kampurbo, kiun la turkoj detruis kaj senhomigis en 1532. Poste en 1545 kroatoj refondis ĝin. En 1550 kaj en 1650 pestoj okazis, dume en 1621 armeo de Gabrielo Bethlen bruldetruis la komunumon. La loko denove iĝis kampurbo en la 17-a jarcento. En 1910 loĝis tie 962 da homoj, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Kőszeg, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). Markt Neuhodis ricevis rangon de foira komunumo en 1973.

Vidindaĵoj

redakti
 
akvomuelejo

Komunumopartoj

redakti

La komunumo konsistas el du partoj

Althodis estas la pli malgranda el la du partoj, proksimume kvinono de ĉiuj komunumanoj vivas tie.

Csékehódos Hegyháthodász Hodász Hódegyháza Hódmezővásárhely Jákóhodos
Káptalanhodos Kishódos Krassóhódos Nagyhódos Nemeshodos Óhodász
Örihodos Temeshódos Városhodász Zarándhódos

Eksteraj ligiloj

redakti