Montealegre de Campos

Montealegre de Campos [monteaLEgre deKAMpos] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Montealegre de Campos estas etimologie komprenebla kiel Gaja Monto de Kampoj, gaja kiel aludo al kastelo sur la monto.

Montealegre de Campos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47816
Demografio
Loĝantaro 101  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 54′ N, 4° 54′ U (mapo)41.9025-4.8994444444444Koordinatoj: 41° 54′ N, 4° 54′ U (mapo) [+]
Alto 813 m [+]
Areo 34 km² (3 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Montealegre de Campos (Provinco Valadolido)
Montealegre de Campos (Provinco Valadolido)
DEC
Montealegre de Campos
Montealegre de Campos
Situo de Montealegre de Campos
Montealegre de Campos (Hispanio)
Montealegre de Campos (Hispanio)
DEC
Montealegre de Campos
Montealegre de Campos
Situo de Montealegre de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montealegre de Campos [+]
vdr
Montealegre de Campos en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 34 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 103 loĝantojn. Ĝi perdis 570 loĝantojn el la 1910-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 40 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun la provinco Palencia.

Historio redakti

Estis restaĵoj de antaŭromia loĝado en Ferepoko fare de Vakceoj kaj de romianoj.

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Estis fortikaĵo en Montealegre de Campos ekde la 12-a aŭ 13-a jarcentoj posedo de familio Meneses, kiu kontrolis la areon el Villalba de los Alcores. Fine de la 13-a jarcento, membro de la familio Meneses (Juan Alfonso de Alburquerque) konstruis la aktualan kastelon de Montealegre de Campos, kio iĝis la ĉefa fortikaĵo de lia familio en la komarko de Tierra de Campos. La kastelo estis scenejo de la du enlandaj militoj de Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). La kastelo nun funkcias kiel muzeo pri la mezepoko kaj kiel kultura centro. El la kastelo videblas panoramo kaj tri aliaj kasteloj; kaj tie oni filmis scenojn de Charlton Heston kaj Sophia Loren.

De la historia pasinteco restis aliaj vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas du preĝejoj kaj du ermitejoj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti