Montejo de Tiermes
Montejo de Tiermes [monTEĥo deTJERmes] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo. La loknomo Montejo de Tiermes estas etimologie komprenebla kiel Monteto de Tiermes, alude al antaŭromia urbo de praloĝantoj.
Montejo de Tiermes | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Regiono | Kastilio kaj Leono | ||
Provinco | provinco Sorio | ||
Komarko | Tierras del Burgo | ||
Poŝtkodo | 42341 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 148 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 22′ N, 3° 12′ U (mapo)41.368333333333-3.1986111111111Koordinatoj: 41° 22′ N, 3° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 157 m [+] | ||
Areo | 167 km² (16 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Montejo de Tiermes [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 167,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 148 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 720 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.
Ĝi distas 95 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj estas proksime al San Esteban de Gormaz kaj Ayllón (Segovia). La municipo enhavas la loĝlokojn Carrascosa de Arriba, Cuevas de Ayllón, Hoz de Abajo, Hoz de Arriba, Ligos, Montejo de Tiermes, Noviales, Pedro, Rebollosa, Torresuso kaj Valderromán.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Meze de la 19-a jarcento nomiĝis Montejo de Liceras kaj la municipa teritorio pliiĝis ĉar ĝi aligis Pedro, Rebollosa de Pedro, Sotillos de Caracena kaj Torresuso. Fine de la 20-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar ĝi aligis Carrascosa de Arriba, Cuevas de Ayllón, Hoz de Abajo, Hoz de Arriba, Noviales kaj Valderromán.
Ekonomio
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas proksima arkeologia kuŝejo de pra-urbo Tiermes, romanika preĝejo kaj ermitejo.
Bildoj
redakti-
Turo en Montejo
-
Arkeologia kuŝejo de Tiermes
-
Ermitejo
-
Ligos
-
Sonorilmuro de Ligos
-
Cuevas de Ayllón
-
Hoz de Abajo
-
Sonorilmuro de Hoz de Arriba
-
Torresuso
-
Preĝejo de Valderromán
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- [http:// Oficiala retejo] (hispane)