Monto Bolivaro

turisma altiro de la venezuelaj Andoj
(Alidirektita el Monto Bolívar)

Pico BolívarMonto Bolivaro estas la plej alta monto en Venezuelo, je 4 978 metroj.[1] Situas en Merida Ŝtato, ties pinto estas permanente kovrita de neĝo kaj estas malgrandaj glaĉeroj. Ĝi povas esti atingata nur perpiede; la Merida telfero, nome la plej alta telfero en la mondo, atingas nur Pico Espejo. De tie eblas grimpi al la Monto Bolivaro. La monto estas nomita laŭ la heroo de la Venezuela sendependeco Simón Bolívar.

Panorama vido de Pico Bolívar.
Monto Bolivaro
monto
supermara alteco

4 978 m

Geografia situo 8° 32′ N, 71° 3′ U (mapo)8.5408611111111-71.0465Koordinatoj: 8° 32′ N, 71° 3′ U (mapo) f4
Monto Bolivaro (Venezuelo)
Monto Bolivaro (Venezuelo)
DEC
Monto Bolivaro
Monto Bolivaro
Situo de Monto Bolivaro
Map
Monto Bolivaro
Rimarko Plej alta monto de Venezuelo
vdr
Monto Bolivaro dum neĝosezono.

La Monto Bolivaro situas en la monto antaŭe nomita La Columna, proksima al El León (La Leono, 4 743 m) kaj El Toro (La Virbovo, 4 695 m). La nova nomo estis sugestita de Tulio Febres Cordero en 1925. Ĝi estis oficiale renomita la 30-an de Decembro, 1934.

Referencoj redakti

  • Pérez O, Hoyer M, Hernández J, Rodríguez C, Márques V, Sué N, Velandia J, Deiros D. (2005). "Alturas del Pico Bolívar y otras cimas andinas venezolanas a partir de observaciones GPS" Interciencia. 30 (4). [1] Arkivigite je 2006-11-07 per la retarkivo Wayback Machine
  • Jahn, A. "Observaciones glaciológicas de los Andes venezolanos" Cult. Venez. 1925, 64:265-80

Notoj redakti

  1. Pérez et al (Sep. 2005): "Alturas del Pico Bolívar y otras cimas andinas venezolanas a partir de observaciones Gps." INCI v.30, n.4, Caracas sep. 2005. Alirita 2012-09-27. hispane

Eksteraj ligiloj redakti