Monto Meruo
Sankta monto de hinduisma, ĝajnisma kaj budhisma kosmologio
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Monto Meru (Tanzanio). |
Monto Meruo (sanskrite: मेरु), ankaŭ nomita Sumeru (en sanskrito), Sineru (palie) aŭ Mahameru (ĉine: 須彌山, japane: 須弥山) estas sankta monto de hinduisma,[1][2] ĝajnisma[3] kaj budhisma kosmologio, kaj estas konsiderata la centro de ĉiuj fizikaj, metafizikaj kaj spiritaj universoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1c/Mount_Meru.jpg/220px-Mount_Meru.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/92/Mtmerucosmology01.jpg/220px-Mtmerucosmology01.jpg)
Multaj famaj hinduismaj temploj, same kiel ĝajnismaj kaj budhismaj, estis konstruitaj kiel simbolaj reprezentoj de ĉi tiu monto (kiel ekzemple Angkor Ŭat).
Bibliografio
redakti- Narpatijayacharyā, komentario de Ganeshdatta Pathak, eldonita de Chowkhambha Sanskrit Sansthana, Varanasio, Barato, PIN-221001
Referencoj
redakti- ↑ B.M. Sullivan, The A to Z of Hinduism, Vision Books (ISBN 8170945216), paĝo 134
- ↑ Mount Meru | mythology (angle). Alirita 2018-12-08.
- ↑ Kristi L. Wiley, The A to Z of Jainism, Vision Books (ISBN 8170946816), paĝo 148
Vidu ankaŭ
redaktiFonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mont Meru en la kataluna Vikipedio.