Monumento al la venko (Bolzano/Bozen)

La Monumento al la venko (itale: Monumento alla vittoria, germane: Siegesdenkmal) estas monumento en Bolzano-Bozen, norda Italio, starigita la persona ordono de Benito Mussolini tiama ĉefministro kaj diktatoro de la Itala reĝlando.

Monumento al la venko
arkitektura strukturo • monumento [+]
Koordinatoj46° 30′ 2″ N, 11° 20′ 42″ O (mapo)46.50051211.345015Koordinatoj: 46° 30′ 2″ N, 11° 20′ 42″ O (mapo)

ArkitektoMarcello Piacentini

Estiĝo12-a de julio 1928

Monumento al la venko (Sudtirolo)
Monumento al la venko (Sudtirolo)
DEC
Monumento al la venko
Monumento al la venko
Lokigo de Sudtirolo en Italio

Map
Monumento al la venko

Vikimedia Komunejo:  Siegesdenkmal Bozen [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kolonoj de la monumento kaj skulptaĵo portretante Cesare Battisti

La 19 metrojn larĝa pordego estas speco de triumfa arko dizajnita fare de arkitekto Marcello Piacentini. Ĝia konstruo estis dediĉita al la "Martiroj de 1-a Mondmilito".

La sekva latina epigrafo troviĝas sur la fasado:

"HIC PATRIAE FINES SISTE SIGNA / HINC CETEROS EXCOLVIMVS LINGVA LEGIBVS ARTIBVS"

"Ĉi tie ĉe la limo de la patrujo metu la signon. De ĉi tie ni instruis al aliaj lingvon, leĝojn kaj kulturon."

La monumento estis inaŭgurita la 12an de julio 1928 fare de reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a.

La surskribo, rilatante al romia imperia historio, estis vidita kiel provokema fare de multaj germanlingvaj homoj vivantaj en la regiono de Sudtirolo. En la tago de la inaŭguro okazis kontraŭdemonstracio kun 10 000 homoj en Innsbruck.

Ankaŭ nuntempe la monumento estas ankoraŭ fonto de tensioj inter la etnaj grupoj de la provinco. En 2005 la registaro de la urbo de Bolzano metis afiŝojn en proksimeco de la monumento, kun la sekva surskribo en la tri oficialaj lingvoj (itala, germana kaj ladina) kaj en la angla:

"Urbo de Bolcano - Ĉi tiu monumento estis konstruita de la faŝista registaro, por festi la venkon de Italio en la unua mondmilito. De tiu sekvis la dispartigo de Tirolo kaj la detranĉado de la loĝantoj de ĉi tiu regiono de la patria Aŭstrio. Libere kaj demokratie la urbo de Bolcano kondamnas la konfliktojn kaj diskriminaciojn de la pasinteco kaj ĉiun formon de naciismo. Ĝi devontigas sin prosperigi, en europa spirito, kulturon de paco kaj konvivado."

Ek de 21a de julio 2014 en la kelo de la monumento troviĝas muzeo, kiu ilustras la historion de Sudtirolo en la jaroj inter 1918 kaj 1945.

Eksteraj ligiloj redakti

http://www.siegesdenkmal.com/ Montras la historion de la monumento (itale, germane, angle)

46° 30′ 02″ N 11° 20′ 42″ O / 46.50056 °N, 11.34500 °O / 46.50056; 11.34500 (mapo)