Cesare Battisti

Cesare Battisti (1875-1916), naskiĝis kaj mortis en Trento, (Trentino norda Italio), estis itala iredentisto dum la unua mondmilito.

Cesare Battisti
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1875 (1875-02-04)
en Trento
Morto 12-an de julio 1916 (1916-07-12) (41-jaraĝa)
en Trento
Mortokialo pendumo
Tombo Doss Trento
Lingvoj germanaitala
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioReĝlando Italio
Familio
Edz(in)o Ernesta Bittanti Battisti
Infanoj Gigino Battisti • Livia Battisti • Camillo Battisti
Parencoj Ferruccio Battisti
Gino Fogolari
Okupo
Okupo ĵurnalistogeografoverkistopolitikistohistoriisto
vdr
Busto de Cesare Battisti, ĉe la monumento al la venko en Bolzano.

Biografio redakti

 
Pendigado de Cesare Battisti

Battisti estis elektita deputito de la itala Tirolo al la parlamento de Aŭstrio-Hungario en 1911. Dum la unua mondmilito en 1915 li rekrutiĝis en la itala armeo por liberigi la italan Trentinon de Aŭstrio. En 1916 li estis kaptita pere de la aŭstraj Kaiserjäger, enkarcerigita en kastelo Buonconsiglio kaj mortkondamnita pro ŝtatperfido. La 12-an de julio 1916 li estis pendumita en Trento.

Multaj monumentoj kaj stratnomoj en Italio estas dediĉitaj al li.

Verkoj redakti

 
 Tiu ĉi libro estas, laŭ mi, la unua plena gvidlibro, vere praktika por turistoj, kiu aperis en nia lingvo. En tiu rilato ĝi estas ĉefverko, kaj ni sincere gratulas la tradukanton pro lia grava laboro. Li trovas sian rekompencon en la fakto, ke li grave kunlaboris konigi al alilanduloj la historion, artajn kaj naturajn belaĵojn de sia regiono. La libro enhavas multnombrajn ilustraĵojn; ĝia presado kaj eldono estas tre bone prizorgitaj. 
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)