Morgan De Sanctis
itala futbalisto
Morgan De Sanctis (prononco [ˈmorɡan dɛ ˈsantis]) estas itala futbalisto. Li naskiĝis la 26-an de marto 1977 en Guardiagrele, do nun estas 45-jara. Ekde la jaro 2009 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo SCS Napoli.
Morgan De Sanctis | |
---|---|
![]() Morgan De Sanctis en 2012 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de marto 1977 (45-jara) en Guardiagrele |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Krome Morgan De Sanctis ekde la jaro 2005 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj la Futbala Mondpokalo 2010, kie la teamo ne aparte sukcesis, sed ankaŭ pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-19-jaruloj kaj de sub-21-jaruloj.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Morgan De Sanctis – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)