Morteza Hannaneh (en persa مرتضی حنانه, naskiĝis la 1-an de marto 1923 en Teherano, mortis la 17-an de oktobro 1989 en Karaĝ) estis Irana komponisto kaj korno-ludisto.[1]

Morteza Hannaneh
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1923 (1923-03-01)
en Teherano
Morto 17-an de oktobro 1989 (1989-10-17) (66-jaraĝa)
en Karaĝ
Mortokialo kancero
Tombo Imamzadeh Taher Cemetery
Lingvoj persa
Ŝtataneco Irano
Familio
Edz(in)o Behjat Sadr
Parencoj Shahin Hannaneh
Okupo
Okupo dirigentokomponisto
vdr

Vivo redakti

Morteza Hannaneh naskiĝis en Teherano en la jaro 1923. Lia patro Mohamad Hannaneh estis la fondinto de la lernejo Iranŝahr. Li post studi en bazlernejo, pro la insisto de la patro ekstudis muzikon en la nacia lernejo de muziko. En tiu tempo, la lernejo dungis dek instruistojn de Ĉeĥoslovakio por instrui muzikon kaj Morteza Hannaneh lernis kiel ludi kornon tie. Poste li iĝis la ĉefa ludisto de korno en la orkestro de Teherano.

Kiam la dua mond-milito komenciĝis, ilia muzika lernejo fermiĝis. Sed Morteza Hannaneh kun la helpo de aliaj muzikistoj kiel Fereydun Farzane, Hasan Ŝirvani kaj Qolam Hosein Qarib komencis fari liberajn koncertojn. Iom poste kiam Parviz Mahmoud ankaŭ aliĝis al ili, ili fondis la nacian orkestron de Irano.

En la jaro 1949, kiam Parviz Mahmoud forlasis Iranon por ĉiam, Morteza Hannaneh kaj aliaj famaj muzikistoj fondis revuon nome Ĥorus Ĝangi (Batalanta virkoko). Ĉi tiuj junaj muzikistoj tiam fondante la revuon intencis defendi modernan muzikon kontraŭ tradiciaj muzikistoj. Morteza Hannaneh dum ĉi tiuj jaroj kolektis diversajn komponaĵojn de Parviz Mahmoud kaj pretigis ilin por esti ludataj per la orkestro de Teherano. Dum ĉi tiuj jaroj li ankaŭ komponis la faman komponaĵon Suito de Marĝan. Ĉi tiu komponaĵo estis farite laŭ rakonto verkite de Qolam Hosein Qarib. La komponaĵo por la unua fojo ludiĝis per la orkestro de Teherano kaj post jaroj, kantistoj kiel Farah Afiatpur kaj Monire Vakili ankaŭ kantis ĝin.[2]

En la jaro 1953, kiam la festoj por Ibn Sina (Aviceno) okazis, Morteza Hannaneh sukcesis ludi muzikojn por famaj kaj gravaj eksterlandanoj kaj la ĉeestantoj tre ŝatis. En tiu festo la ambasadoro de Italio ĉeestis kaj donis mon-helpon al Hannaneh por studi muzikon en Italio. Do Morteza Hannaneh ekstudis muzikon en muzika lernejo de Vatikano kaj ankaŭ esploris pri la religia muziko de Italio. Ankaŭ en tiuj jaroj li komponis muzikon por la filmo Aruse Deĝle.

 
Morteza Hannaneh en la jaroj 1970

Post finstudi en la muzika lernejo de Vatikano en la jaro 1961, Morteza Hannaneh revenis al Irano. Post unu jaro li sukcesis fondi novan orkestron nome Farabi kaj kun ili ludi siajn komponaĵojn kaj komponaĵojn de aliaj. La orkestro dum 7 jaroj sukcesis ludi pli ol 80 komponaĵojn kaj registri ilin en radio. En la jaroj 1969 kaj 1970 li aranĝis televid-programojn por instrui Iranan muzikon nome "Koni Iranan originalan muzikon". Li tiun programon prezentis kun la helpo de aliaj famaj muzikistoj kiel Farhang Ŝarif, Morteza Nej Davud kaj Hosein Qavami.

Post la finiĝo de la orkestro Farabi, Morteza Hannaneh komencis komponi muzikojn por filmoj. Li komponis por filmoj kiel Farar az tale, Gorge Bizar, Qese Mahan, Sarzamine man, Moĝ, Gelim kaj Tir Baran. Li ankaŭ komponis muzikon por televida serio nome Hezardastan.[3]

Morto redakti

 
Morteza Hannaneh en la finaj jaroj de sia vivo

Morteza Hannaneh la 17-an de oktobro 1989, post longa suferado de okulo-kancero forpasis. Li ĉiam volis entombiĝi ĉe la tombo de Ibn Sina en Hamedan. Sed ĉi tiu afero ne okazis kaj li finfine entombiĝis en Karaĝ.

Komponaĵoj por filmoj redakti

Morteza Hannaneh komencis komponi por filmoj ekde la jaro 1948 por filmo nome "Irano, la lando de nigra oleo".

Jaro Filmo Direktoro
1954 Aruse Deĝle Nostarollah Mohtaŝem
1957 Bohlul Sadeq Bahrami
1963 Sahele Entezar Siamak Jasami
1963 Tapehaje Marlik Ebrahim Golestan
1964 Lazate Gonah Siamak Jasami
1965 Aruse Darja Arman Huspian
1967 Almas 33 Dariuŝ Mehrĝui
1971 Pol Ĥosro Parvizi
1971 Kako Ŝapur Qarib
1971 Pahlevan Monfared Aman Manteqi
1971 Se Qap Zakaria Haŝemi
1971 Farar az Tale Ĝalal Moqadam
1971 Baba Ŝamal Ali Hatami
1971 Raze Deraĥte Senĝed Ĝalal Moqadam
1971 Qesas Nezam Fatemi
1972 Samad va Fuladzereh Div Ĝalal Moqadam
1972 Ĝahanam + Man Mohamad Ali Fardin
1972 Qalendar Ali Hatami
1980 Ĥun Bareŝ Amir Qavidel
1980 Sanade Zende Asqar Biĉare
1985 Taŝrifat Mehdi Faĥimzade
1985 Mardi ke Muŝ Ŝod Ahmad Baĥŝi
1986 Tirbaran Ali Asqar Ŝadravan
1984-1988 Ĝafar Ĥan Az Farang Bargaŝte Ali Hatami
1979-1987 Hezardastan Ali Hatami

Referencoj redakti