Karaĝo

urbo en Irano

Karaĝo (perse کرج) estas universitata urbo en Irano. Ĝi estas la administra centro de la Provinco Alborzo, same de la distrikto Karaĝ.

Karaĝo · کرج
Azimieh Aerial View.jpg
Administrado
Lando Flago-de-Irano.svg Irano
Provinco Alborzo
Telefonkodo 26
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 592 492  (2016) [+]
Loĝdenso 9 830 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 50′ N, 51° 0′ O (mapo)35.83277777777850.991666666667Koordinatoj: 35° 50′ N, 51° 0′ O (mapo) [+]
Alto 1 341 m [+]
Areo 162 km² (16 200 ha) [+]
Horzono UTC+03:30
Situo de Karaĝo · کرج

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Karaj [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Panoramo de Karaĝo dum vintro
Iama karavanserajo en Karaĝo

Bazaj informojRedakti

SituoRedakti

Karaĝo troviĝas en Elborz-Montaro laŭ rivero same nomita Karaĝo. Teherano troviĝas aere je 20 km-oj, sed laŭ aŭtovojo je 40 km-oj.

HistorioRedakti

La loko estis grava dum jarcentoj, kion diversaj konstruaĵoj pruvas. Nuntempe kemiaĵoj, sterkaĵoj kaj pretigitaj agrikulturaj varoj estas produktitaj ĉi tie.

KlimatoRedakti

Karaĝo havas kontinentan klimaton kun sekeco, kiun influas la altaj montoj. La urbo havas 4 kutimajn sezonojn. La plej varma estas julie, la plej malvarma januare. Jare pluvas po 260 mm.

 
Centro de Karaĝo

VidindaĵojRedakti

MalliberejoRedakti

La loka malliberejo Gezel Hesar dum la lastaj jaroj plurfoje estis en la internaciaj novaĵraportoj pro tio, ke tie regule kaŝe estis ekzekutitaj malliberuloj. La 16-an de marto 2011 grupo da malliberuloj provis eskapi el la prizono. Pereis 14 kaj estis vunditaj 33 prizonuloj. Neniu sukcesis eskapi.

ReferencojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti