Moskeo Takija
La Moskeo Takija aŭ Moskeo de la Sultano Sulejmano (en araba: التكية السليمانية at-Takiyya s-Sulaymāniyya, en turka: Süleymaniye Külliyesi) estas komplekso de moskeo en Damasko, Sirio, sur la bordo de la Barada rivero.[1] La komplekso estas komponita de granda moskeo en la sudokcidenta flanko de korto, flankigita de unusola linio de arkadaj ĉeloj, kaj kuirejo tra la korto nordokcidente, flankigita de gastejaj konstruaĵoj.[2] La moskeo havas du minaretojn kaj muregojn kiu alternas helajn kaj malhelajn striojn.
Moskeo Takija | ||
---|---|---|
Ottoman takya [+] | ||
Koordinatoj | 33° 30′ 44″ N, 36° 17′ 29″ O (mapo)33.51230936.291338Koordinatoj: 33° 30′ 44″ N, 36° 17′ 29″ O (mapo) | |
Arkitekto | Sinan | |
Estiĝo | 1554 | |
Moskeo Takija | ||
Vikimedia Komunejo: Sulaymaniyya Takiyya [+] | ||
Ĝi estas unu el la plej gravaj verkoj de la otomana arkitekto Mimar Sinan, fakte de sia lasta etapo, nome de matura epoko.
Bildaro
redakti-
La minaretoj de la moskeo el ekstere
-
Takija Moskeo en 1870
33° 30′ 45″ N 36° 17′ 29″ O / 33.51250 °N, 36.29139 °O (mapo)
Notoj
redakti- ↑ "Takiyya Sulaymaniyya, Damascus, Syria". Archnet Digital Library. Alirita la 23an de majo 2019.
- ↑ Tekkiye Mosque Complex Arkivigite je 2007-10-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 2007-10-07 en Wayback Machine
Bibliografio
redakti- Dumper, Michael; Stanley, Bruce E.; Abu-Lughod, Janet L. (2007). Cities of the Middle East and North Africa: A Historical Encyclopedia. ABC-CLIO. ISBN 9781576079195.
Eksteraj ligiloj
redakti- Takiyya al-Sulaymaniyya, Archnet