Sinan

unu el la ĉefaj arkitektoj de la otomana imperio

Koca Mi‘mār Sinān Āġā (en la osmanida turka: قوجو معمار سنان آغا) Arkitekt Sinani (albana lingvo), Mimar Sinan (Turka lingvo) (naskiĝis la 15-an de aprilo 1489/1490, mortis la 9-an de aprilo 1588) aŭ la 17-an de julio 1588) estis unu el la ĉefaj arkitektoj de la otomana Imperio (en turka: mimar) kaj konstru-inĝeniero por sultanoj Sulejmano la 1-a, Selim la 2-a, kaj Murad la 3-a. Li estis, dum kariero de kvindek jaroj, la desegnisto aŭ estro de ĉiuj ĉefaj konstruaĵoj en la Osmanida imperio. Pli ol tri cent konstruaĵoj estas atribuita al li, ekskluzive de liajn pliajn modestajn projektojn, kiel liaj Kurano-lernejoj (sibjan mektebs). Liaj disĉiploj poste dezajnos la konstruaĵojn de la moskeo de Sultano Ahmet en Istanbulo, Stari Most en Mostar, kaj helpos dezajni tiun de Taĝ-Mahalo en la Mogola Imperio.

Sinan
Persona informo
Mimar Sinan
قوجه معمار سنان آغا
Naskiĝo 30-an de novembro 1489 (1489-11-30)
en Agirnas
Morto 17-an de julio 1588 (1588-07-17) (98-jaraĝa)
en Konstantinopolo
Tombo Konstantinopolo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj Osmanida turka vd
Subskribo Sinan
Familio
Edz(in)o Fatma Nur (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo arkitekto
sciencisto
konstruinĝeniero
urbanizisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en IstanbuloEdirneKairoHalepoVišegradIstanbulo vd
Verkado
Verkoj Ferhat Pasha Mosque ❦
Banya Bashi Mosque ❦
Moskeo de Princo Mohamedo ❦
Moskeo de Sulejmano ❦
Moskeo de Selimo ❦
Ponto Mehmed Paŝa Sokoloviĉ ❦
Stari most vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mimar Sinan estas unu el la plej gravaj arkitektoj en la arthistorio.

La filo de masonisto, li ricevis teknikan edukadon kaj iĝis armea inĝeniero. Li ekstaris rapide tra la rangoj por iĝi unua oficiro kaj finfine janiĉara komandanto, kun la formala titolo de aga..[1] Li rafinis siajn arkitekturajn kaj inĝenieristikajn kapablojn dum kampanjo kun la janiĉaroj, iĝante eksperto ĉe konstruado de fortikaĵoj de ĉiuj specoj, same kiel armeaj infrastrukturaj projektoj, kiel ekzemple vojoj, pontoj kaj akveduktoj.[2] Ĉirkaŭ la aĝo de kvindek, li estis nomumita kiel ĉefa reĝa arkitekto, uzante la teknikajn kapablojn kiujn li akiris en la armeo al la "kreado de bonaj religiaj konstruaĵoj" kaj civitaj strukturoj de ĉiuj specoj.[2] Li restis en tiu posteno dum preskaŭ kvindek jaroj.

Frue en la kariero de Sinan, otomana arkitekturo estis simpla kaj praktika. La plej multaj el la konstruaĵoj tiam estis konstruitaj laŭ akceptita kaj identa dezajno, kaj la aspekto estis simpla kaj baza. Pro la alta frekvenco de tertremoj en la areo de Anatolio multaj domoj estis konstruitaj en blokoj el ŝtono kaj fero, kiuj tre pezis sur la aspekto de la domo kaj postulis grandan kvanton da materialo kaj laborego. La novigado de Sinan estis en kreado de belaj kaj unikaj strukturoj, sen uzi tro da konstrumaterialo, kaj tamen havante esceptan stabilecon kaj fortikecon.

Lia majstroverko estas la Moskeo de Selimo en Edirne, kvankam lia plej fama verko estas la Moskeo de Sulejmano en Istanbulo. Alia konata verko estas la Ponto Mehmed Paŝa Sokoloviĉ en Višegrad, en la oriento de Bosnio-Hercegovino kaj Monda heredaĵo de Unesko. Li gvidis ampleksan registaran sekcion kaj trejnis multajn asistantojn kiuj, en victurno, karakterizis sin, inkluzive de Sedefkar Mehmed Agha, arkitekto de la Blua moskeo. Li estas konsiderita la plej granda arkitekto de la klasika periodo de otomana arkitekturo, kaj estis komparita kun Mikelanĝelo, lia samtempulo en la Okcidento.[3][4] Mikelanĝelo kaj liaj planoj por Baziliko de Sankta Petro en Romo estis konataj en Istanbulo, ekde Leonardo da Vinci kaj li estis invitita, en 1502 kaj 1505 respektive, fare de la Sublima Pordo por prilabori planojn por ponto superanta la oran kornon.

Fruaj jaroj kaj fono

redakti

Laŭ tiutempa biografiisto, Mustafa Sâi Çelebi, Sinan estis naskita en 1489 (ĉ. 1490 laŭ la Encyclopaedia Britannica,[5] en 1491 laŭ la Vortaro de Islama Arkitekturo[6] kaj iam inter 1494 kaj 1499, laŭ la turka profesoro kaj arkitekto Reha Günay)[7] kun la nomo Jozefo. Li estis naskita ĉu kiel armena,[8][9][10][11][12][13] greka el Kapadokio,[14][15][16][17][18] albana,[19][20][21]kristana turko[22] en urbeto nomita Agirnas proksime de la grandurbo Kayseri en Anatolio (kiel deklarite de sultano Selimo la 2-a).[23] Unu argumento kiu havigas fidindecon al lia armena deveno estas dekreto de Selimo la 2-a datita de la 7a de Ramadano 981 (ĉ. 30a de decembro, 1573), kiu konsentas kun la peto farita de Sinan pardoni kaj esceptigi liajn parencojn de la ĝenerala ekzilo de la armena komunumo for de Kayseri ĝis la insulo Kipro.[24][25] dum Godfrey Goodwin asertis, ke "post la konkero de Kipro en 1571, kiam Selimo decidis reloĝigi la insulon per translokigo de grekaj familioj el la Karaman beylik, Sinan intervenis favore de sia familio kaj atingis du ordonojn el la Sultano en konsilio esceptante ilin el ellandigo."[17] Laŭ Herbert J. Muller li "ŝajnas estinti armena - kvankam estas preskaŭ krima delikto en Turkio hodiaŭ mencii tiun verŝajnecon."[26] Lucy Der Manuelian de la Universitato Tufts indikas ke "li povas esti identigita kiel armena tra dokumento en la imperiaj arkivoj kaj alia indicaro."[27]

La fakuloj kiuj eltenas la tezon de lia kapadokigreka deveno identigis lian patron kiel ŝtontajlisto kaj ĉarpentisto nome Ĥristos (en greka "Χρήστος"), komuna greka nomo.[28][29] Certe ambaŭ gepatroj estis orientortodoksaj kristanoj, ĉar la otomanaj arkivoj de tiu epoko registris informaron nur pri la religio de la loĝantaro, dum la koncepto de etneco estis banala por la religio-bazita otomanasistemo Millet. Eble liaj orientortodoksaj kristanaj gepatroj estis de diferencaj etnaj devenoj, ĉar la areoj ĉe Ağırnas en Sanjako Kajserije (koresponda al la nuntempa Provinco Kayseri) ene de Karaman Eyalet de la Otomana Imperio havis grandan komunumojn kaj de grekoj kaj de armenoj dum la otomana periodo, kaj intergeedziĝoj estis oftaj.

Pluraj akademiuloj citis la eblan albanan originon de Sinan,[19] dum laŭ la brita akademiulo Percy Brown kaj la barata Mahajan, la Mogola Imperiestro Babur estis tre malkontenta de la loka hinda arkitekturo kaj planado, kaj tiel li invitis "certajn lernantojn de la plej elstara otomana arkitekto Sinan, la albana geniulo, por aranĝi siajn arkitekturajn projektojn."[21][30]

Sinan (Jozefo) kreskis helpante sian patron en lia laboro, kaj antaŭ la tempo ke li estis konskriptita havintus bonan fonon en la praktikoj de konstrulaboro.[6] Ekzistas tri mallongaj registroj en la biblioteko de la Palaco de Topkapi, diktita fare de Sinan al sia amiko Mustafa Sâi Çelebi. (Anonima Teksto; Arkitekturaj Majstroverkoj; Libro de Arkitekturo). En tiuj manuskriptoj, Sinan rivelas kelkajn detalojn de sia junaĝo kaj armea kariero. Lia patro estas menciita kiel "Abdülmennan."[7]

Kariero

redakti

La laboro de Sinan povas esti dividita en tri periodojn: la unuaj jaroj (ĝis 1550); Trejnperiodo (ĝis 1570); Kaj lia glortempo (ĝis lia morto en 1588).

Militista kariero

redakti

En 1512, Sinan estis konskripciita en servo de la Otomana Imperio laŭ la sistemo de devŝirme por slavaj kristandevenuloj.[31][32] Li estis sendita al Konstantinopolo por esti trejnita kiel oficiro de Janiĉaroj kaj konvertita al Islamo.[31] Li estis tro aĝa por esti akceptita en la imperia Lernejo Enderun en la Palaco Topkapi kaj anstataŭe estis sendita al duaranga lernejo.[31] Kelkaj registroj postulas, ke li eble servis al la Granda Veziro Pargalı İbrahim Paŝa kiel novico de la Lernejo Ibrahim Paŝa. Eble tie li ricevis la islaman nomon Sinan. Li dekomence lernis ĉarpentradon kaj matematikon, sed pro siaj intelektaj kvalitoj kaj ambicioj, li tuj lernis el ĉefaj arkitektoj kaj ektrejniĝis kiel arkitekto.[31]

 
Sinan estis grava arkitekto kaj inĝeniero en la militkampanjoj de Sulejmano la 1-a.

Dum la sekvaj ses jaroj, li trejniĝis ankaŭ kiel Janiĉara oficiro (acemioğlan). Li eble aliĝis al Selim la 1-a en sia lasta militkampanjo, nome Rodoso laŭ kelkaj fontoj, sed kiam nortis la Sultano, tiu projekto finiĝis. Du jarojn poste li atestis la konkeron de Belgrado. Kun la nova sultano, Sulejmano la 1-a, li ĉeestis kiel membro de la kavalerio en la Batalo de Mohács. Li estis promociita al rango de kapitano de la Reĝa Gvardio kaj poste ricevis komandon de la Infanteria Korpuso. Li poste ricevis postenon en Aŭstrio, kie li komandis la 62an korpuson de pafistoj.[31] Li iĝis majstro de arkopafado, dum samtempe kiel arkitekto, lernis pri la malfortaj punktoj de strukturoj kiam ili forpafis ilin. En 1535 li partoprenis en la kampanjo de Bagdado kiel komanda oficiro de la Reĝa Gvardio. En 1537 li iris en ekspedicioj al Korfuo, Apulia kaj Moldavio.[33]

Dum tiuj kampanjoj li montriĝis kiel kapabla arkitekto kaj inĝeniero. Kiam la Otomana armeo konkeris Kairon, Sinan estis promociita al ĉefa arkitekto kaj ricevis la privilegion fordetruis ajnan konstruaĵon el la konkerita urbo kiu ne kongruu kun la urboplano. Dum la kampanjo en Oriento, li helpis en la konstruado de defendejoj kaj pontoj, specife pri ponto super la rivero Danubo. Li konvertis preĝejojn en moskeojn. Dum la kampanjo en Persio en 1535 li konstruis ŝipojn por la armeo kaj por la artilerio por trapasis la lagon Van. Pro tio li ricevis la titolon Haseki'i, (konsiloficiro) en la korpogardistaro de la Sultano, rango samegala al tiu de la Janiĉara Ağa.

Kiam Ĉelebi Lütfi Paŝa iĝis Granda Veziro en 1539, li nomumis Sinan, kiu jam estis servinta sub lia komando, por la posteno de Arkitekto de la Hejmo de Feliĉo. Tiu estis la starto de rimarkinda kariero. La posteno konsistis en la superrigardo de infrastruktura konstruado kaj la kontrolo de liverado ene de la Otomana Imperio. Li estis responsa ankaŭ por la desegnado kaj konstruado de publikaj vorkoj, kiel ŝoseoj, akvokonstruaĵoj kaj pontoj. Laŭlonge de la jaroj li transformis sian postenon en tiu de la Arkitekto de la Imperio, nome prilaborita registara departemento, kun pli grandaj povoj ol tiuj de sia superrigarda ministro. Li iĝis la estro de tuta korpuso de arkitektoj, kaj trejnis teamon de helpantoj, delegitoj kaj lernantoj.

Konstruado

redakti

Lia trejnado kiel armeinĝeniero havigis al Sinan praktikan alproksimiĝon al arkitekturo pli ol teorian. Sed same oni povus diri pri la grandaj okcidentaj renesancaj arkitektoj, kiel Brunelleschi kaj Michelangelo.

Resumo de la laboro de Sinan tra la jaroj montras, ke li establis 374 strukturojn, nome 94 grandajn moskeojn (ĵamaa), 52 malgrandajn moskeojn, 57 lernejojn (madrasa) nome madrasojn, 7 lernejojn por deklamistoj de Korano (darülkurra), 48 banejojn, 20 maŭzoleojn (türbe) 17 publikajn kuirejojn (imaret), 3 hospitalojn (darüşşifa), 35 registarajn palacojn (saraja), 10 ĥanojn (karavanserajojn), dek pontojn, ok tombojn, ok garbejojn kaj grenstokejojn kaj ses akveduktojn.[34] Sinan tenis la postenon de ĉefa arkitekto de la palaco, kii signifis esti la superrigardanto de ĉiuj konstruvorkoj de la Otomana Imperio, dum preskaŭ 50 jaroj, kaj laboris kun granda teamo de helpantoj konsistanta el arkitektoj kaj mastrkonstruistoj.

La disvolviga kaj matura etapoj de la kariero de Sinan povas esti komprenitaj per tri ĉefaj verkoj. La unuaj du el tiuj estas en Istanbulo: nome la Moskeo Sehzade, kiun li nomis verko de metilernanta periodo kaj la Moskeo de Sulejmano, kiu estus la verko de lia kvalifika etapo. La Moskeo de Selimo en Edirne estus produkto de sia majstra etapo. Aliaj gravaj strukturoj estas la Moskeo de Rustem Paŝa kaj la Ponto Mehmed Paŝa Sokoloviĉ

La Moskeo Sehzade estas la unua el la grandaj moskeoj kreitaj de Sinan. La Moskeo Mihrimah Sultano, kiu estas konata ankaŭ kiel Moskeo de la Kajo Üsküdar, estis kompletigita en la sama jaro kaj havas originalan desegnon kun sia ĉefa kupolo subtenita de tri duonkupoloj. Kiam Sinan atingis 70-jaraĝon, li estis kompletiginta la komplekson de la Moskeo de Sulejmano. Tiu konstruaĵo, sur unu el la montetoj de Istanbulo fronte al la Ora Korno, kaj konstruita je nomo de Sulejmano la Granda, estas unu el la simbolaj monumentoj de la periodo. La diametro de la kopolo, kiu superas la 31 m de la Moskeo de Selimo en Edirne, kiun Sinan kompletigis kiam li estis jam 80-jaraĝa, estas la plej elstara ekzemplo de la nivelo de atingoj fare de Sinan. Mimar Sinan atingis sian artan pinton per la desegno, arkitekturo, kaheldekorado kaj ŝtonlaborado montrita en la Moskeo de Selimo.

Alia areo de arkitekturo en kiu Sinan produktis unikajn desegnojn estas liaj maŭzoleoj. La Maŭzoleo de Şehzade Mehmed elstaras pro siaj eksteraj ornamaĵoj kaj belkonstruita kupolo. La maŭzoleo de Rüstem Paşa estas tre alloga strukturo en klasika stilo. La maŭzoleo de Sulejmano la Granda estas interesa eksperimento, kun orlatera korpo kaj ebeneca kupolo. La maŭzoleo de Selim la 2-a havas kvadratan planon kaj estas unu el la plej belaj ekzemploj de turka maŭzolea arkitekturo. La maŭzoleo de la propra Sinan, kiu estas en la nordorienta parto de la Sulejmana komplekso aliflanke, estas tre ebeneca strukturo.

 
Komplekso de Kılıç Ali Paŝa (Occhiali) desegnita de Sinan en la distrikto Karaköy de Istanbulo.

Sinan majstre kombinis arton kun funkciismo en la pontoj kiujn li konstruis. La plej granda el tiuj estas la preskaŭ 635 m longa ponto Büyükçekmece. Aliaj gravaj ekzemploj estas la ponto Ailivri, la Malnova Ponto de Svilengrad super la rivero Marica (en nuna suda Bulgario), la ponto Lüleburgaz (Sokullu Mehmet Paŝa) super la rivero Lüleburgaz, la ponto Sinanlı super la rivero Ergene kaj la Ponto Mehmed Paŝa Sokoloviĉ super la rivero Drina en Bosnio kaj Hercegovino.[35]

Dum Sinan estis bontenanta kaj pliboniganta la sistemon de akvoliverado al Istanbulo, li konstruis arkakveduktojn en kelkaj lokoj ene de la urbo. La Arkaro Mağlova super la rivero Alibejo, kiu estas 257 m longa kaj 35 m alta, havas du striojn de arkoj, kaj estas unu el la plej bonkvalita ekzemploj siatipaj.

Je la ekkariero de Sinan, la otomana arkitekturo estis tre praktika. Konstruaĵoj estis ripetaĵoj de iamaj tipoj kaj estis bazitaj sur toskaj planoj. Ili estis pli arigo de partoj ol vera koncepto kiel tuto. Arkitekto povis skizi planon por nova konstruaĵo kaj helpanto aŭ laboristestro sciis kion fari, ĉar novaj ideoj estis evititaj. Krome, arkitektoj uzis ekstravagancan marĝenon de sekureco en siaj desegnoj, kio rezultis en speziga uzado de konstrumaterialo kaj laboro. Sinan laŭgrade ŝanĝis ĉion tion. Li transformis establitajn arkitekturajn praktikojn, ampleksigante kaj transformante la tradiciojn aldonante plinovigojn, klopodante alproksimigon al perfekteco.

Dum siaj kvindek jaroj da funkciado, Sinan konstruis, kiel menciite, preskaŭ 500 strukturojn, proksimume 200 el kiuj daŭre ekzistas. Neniu alia arkitekto estas konata en ĉiuj tagoj de la Otomana Regno kiu postlasis tiom da strukturoj, kaj konsistigis sukceson kiel Sinan. Usona arkitekto Frank Lloyd Wright ofte diris, "Mi estas la dua plej bona arkitekto en la mondo, post Sinan." La turka registaro honoris sian memoron establante la Mimar Sinan Universitaton de Arto en Istanbulo.

Komencaj jaroj (ĝis mezo de 1550-aj jaroj): metilernado

redakti
 
Moskeo de Osman Ŝah en Trikala, Grekio.

Dum tiuj jaroj li pluigis la tradician modelon de otomana arkitekturo, sed laŭgrade li ekesploris aliajn eblojn, ĉar dum sia militkariero li estis havinta la oportunon studi la arkitekturajn monumentojn en la konkeritaj urboj de Eŭropo kaj Mezoriento.

Lia unua oportuno desegni gravan konstruaĵon estis la Ĥusruia Moskeo kaj ties duobla madraso en Alepo, Sirio. Ĝi estis konstruita en la vintro de 1536-1537 por lai ĉefkomandanto kaj guberniestro de Alepo inter du armekampanjoj. Ĝi estis urĝe konstruita kaj tio evidentiĝa en ĝia faradaspreco kaj simpla ornamado.

Lia unua grava komisio kiel reĝa arkitekto estis la konstruado de la Komplekso de la Sultano Haseki por la Hurem-Sultanino, edzino de la sultano, Sulejmano la Granda. Li devis sekvi la planojn skizitajn de siaj antaŭuloj. Sinan retenis la tradician aranĝon de la disponebla spaco sen fari plinovigojn. Tamen, ĝi estis jam pli bone konstruita ol la moskeo de Alepo kaj ĝi montras jam ian elegantecon. Tamen, ĝi suferis multajn restaŭradojn.

Oni atribuas al Sinan ankaŭ la konstruadon de defendoturon en Vlorë, suda Albanio, en 1537, tre simila al la fama Blanka Turo de Tesaloniko,[36] same kiel la moskeon Muradia, dum la restado de Sulejmano la Granda en la urbo por preparado de ekspedicio kontraŭ Italio.[37][38]

En 1541, li ekkonstruis la maŭzoleon (türbe) de la Granda Admiralo Hajredin Barbarosa. Ĝi staras sur la bordo de Beşiktaş en la eŭropa parto de Istanbul, sur la loko kie lia ŝiparo kutimis ariĝi. Kurioze, la admiralo ne estas tie entombigita, sed en sia türbe proksime al la Iskele moskeo. Tiu maŭzoleo ekde tiak estis akre neglektita.

 
Moskeo de Sultanino Mihrimah.

La Sultanino Mihrimah, nura filino de Sulejmano kaj Hurem kaj edzino de la Granda Veziro Rüstem Paŝa faris al Sinan la komision konstrui moskeon kun madraso (lernejo), imareto (supkuirejo) kaj "sibjan" maktabo (Korana lernejo) en la distrikto Üsküdar de Istambulo. La imaret ne plu ekzistas. Tiu Iskele Moskeo (aŭ Jetty, aŭ moskeo de Sultanino Mihrimah) jam montras kelkajn ĉefmarkojn de la matura stilo de Sinan: nome spachava, altkupola desegno, sveltaj minaretoj, unukupola baldakeno, flankigita de tri duonkupoloj finigitaj en tri eksedroj kaj granda duobla portiko. La konstruados finiĝis en 1548. La konstruado de duobla portiko ne ekzistis dekomence en la otomana arkitekturo, sed ĝi markis tendencon por landaj moskeoj kaj precize por moskeoj de veziroj. Rüstem Paŝa kaj Mihrimah postulis ili poste en siaj tri moskeoj en Konstantinopolo kaj en la Rüstem Paŝa Moskeo en Tekirdağ. La interna portiko tradicie havas stalaktitajn kapitelojn dum la ekstera portiko havas kapitelojn kun blazonaj modeloj (baklava).

 
Moskeo Sehzade en Istanbulo.

Kiam la sultano Sulejmano revenis el alia kampanjo en Balkanio, li ricevis la novaĵon ke lia filo Şehzade Mehmed estis mortinta estante nur 22-jaraĝa. Novembre 1543, ne longe post Sinan ekkonstruis la Iskele Moskeon, la sultano ordonis Sinan konstrui novan gravan moskeon kun aldona komplekso memore al sia preferita filo. Tiu Moskeo Sehzade estus pli granda kaj pli ambicia ol liaj antaŭe konstruitaj moskeoj. Historiistoj pri arkitekturo konsideras tiun moskeon kiel la unua majstroverko de Sinan. Obsedita de la koncepto de granda centra kupolo, Sinan turnis sin al la planoj de moskeoj kiel la Moskeo de Fatih Paŝa en Diyarbakır kaj la Moskeo de Piri Paŝa en Hasköy. Li eble vizitis ambaŭ moskeojn dum sia kalanjo en Persio. Sinan konstruis moskeon kun centra kupolo, tiam kun kvar egalaj duonkupoloj. Tiu superstrukturo estas subtenita per kvar amasaj, sed ankaŭ elegantaj, liberstaraj oklateraj stripilieroj kaj kvar aldonaj pilieroj en ĉiu flanka muro. En anguloj, sub tegmentonivelo, kvar turetoj utilas kiel stabiligaj ankriloj. Tiu kohera koncepto jam estas klare diferenca el la aldonemaj planoj de la tradicia otomana arkitekturo. Sedefkar Mehmed Agha poste kopios la koncepton de stripilieroj en sia moskeo de Sultano Ahmed (aŭ Blua Moskeo en klopodo malpezigi ĝian aspekton. Sinan, tamen, malakceptis tiun solvon en siaj postaj moskeoj.

Mezaj 1550-aj jaroj ĝis 1570: kvalifika etapo

redakti
 
Interna vido de la kupoloj de la Moskeo de Sulejmano.

Ĉirkaŭ 1550, Sulejmano la Granda estis en la pinto de sia povo. Konstruiginta moskeon por sia filo, li sentis, ke estis tempo por konstrui sian propran imperian moskeon, nome daŭran monumenton pli grandan ol ĉiuj aliaj, konstruota sur milde dekliva monteto dominanta ĉe la Ora Korno. Mono ne estis problemo, ĉar li estis akumulinta trezoro el militakiro de siaj kampanjoj en Eŭropo kaj Mezoriento. Li ordonis al Sinan konstrui moskeon, kiu estos nomita Moskeo de Sulejmano, ĉirkaŭita de "külliye", nome komplekso konsistanta el kvar lernejoj, supkuirejo, hospitalo, azilo, hamamo, karavanejo kaj gastejo por veturantoj (tabhane). Sinan, nune estre de enorma departemento kun granda nombro de helpantoj, finis tiun mirindan taskon en sep jaroj. Antaŭ "Süleymaniye", neniu moskeo estis konstruita kun duonkubaj tegmentoj. Li elprenis la ideon de la desegno de duonkubaj tegmentoj el Hagia Sofia. Pere de tiu monumenta atingo, Sinan ekaperis el anonimeco de siaj antaŭuloj. Sinan plej verŝajne konis la ideojn de la renesanca arkitekto Leone Battista Alberti (kiu siavice estis studinta De architectura de la romia arkitekto kaj inĝeniero Vitruvio), ĉar ankaŭ li estis interesata por konstrui la idealan preĝejon, reflektante harmonion tra la perfekteco de geometrio en arkitekturo. Sed, male al siaj okcidentaj kolegoj, Sinan estis pli interesata en simpligo ol en riĉigo. Li klopodis akiri la plej grandan volumon sub unusola centra kupolo. Tiu kupolo estas bazita sur cirklo, nome la perfekta geometria figuro reprezentanta, en abstrakta maniero, perfektan dion. Sinan uzis subtilajn geometriajn rilatojn, uzante multoblojn de du kalkulante la proporciojn de siaj konstruaĵoj. Tamen, poste, li uzis ankaŭ dividojn de tri aŭ proporciojn de du ĝis tri laborante la larĝon kaj la proporciojn de kupoloj, same kiel por la Moskeo de Sokollu Mehmed Paŝa en Kadırga.

Dum li estis tute okupita per la konstruado de Süleymaniye, Sinan kaj liaj subuloj skizis planojn kaj donis instrukciojn por multaj aliaj konstruaĵoj. Sinan konstruis moskeon por la Granda Veziro Pargalı İbrahim Paŝa kaj maŭzoleon (türbe) en Silivrikapı (Istambulo) en 1551.

 
Moskeo Juma-Jami (Han Moskeo) en Eŭpatorio, Krimeo.

La sekva Granda Veziro, nome Rüstem Paŝa faris al Sinan kelkajn pliajn komisiojn. En 1550 li konstruis grandan gastejon (han) en la Galata distrikto de Istanbulo. Ĉirkaŭ dek jarojn poste li konstruis alian han en Edirne, kaj inter 1544 kaj 1561 la Taṣ Han en Erzurum. Li desegnis karavanejon en Eregli kaj orlateran madrason en Istambulo.

Inter 1553 kaj 1555, Sinan konstruis la Moskeon Sinan Paŝa en Beşiktaş, pli malgranda versio de la Moskeo Üç Şerefeli ĉe Edirne, por la Granda Admiralo Sinan Paŝa. Tio pruvas denove, ke Sinan estis detale studinta la verkarojn de aliaj arkitektoj, speciale ekde li estis responsa por la bontenado de tiuj konstruaĵoj. Li kopiis la malnovajn formojn, kalibris la malfortecon de la konstruado kaj klopodis solvi tion per sia propra solvo. En 1554, Sinan uzis la formon de la moskeo Sinan Paŝa denove por la konstruado de la moskeo por la sekva Granda Veziro Kara Ahmet Paŝa en Istambulo, lia unua seslatera moskeo. Uzante seslateran planon, Sinan povis malgrandigi la flankajn kupolojn al duonkupoloj kaj instali ilin en la anguloj 45 gradojn ampleksaj. Klare, Sinan devis aprezi tiun formon, ekde li ripetis ĝin poste en moskeoj kiel la Moskeoj de Sokollu Mehmed Paŝa en Kadırga kaj de Atik Valide en Üsküdar.

En 1556, Sinan konstruis la Hamamon de Haseki Hürrem Sultan, anstataŭ la antikvan Banejon de Zeuksipo, kiu estas ankoraŭ stare apud Hagia Sofia. Tio iĝis unu el la plej belaj hamamoj iam konstruitaj. En 1559, li konstruis la madrason Cafer Ağa ĉe la antaŭkorto de Hagia Sofia. Samjare li ekkonstruis malgrandan moskeon por Iskender Paŝa en Kanlıka, trans Bosforo. Tiu estis unu el la multaj minoraj kaj rutinaj komisioj kiujn la oficejo de Sinan ricevis laŭlonge de la jaroj.

 
Moskeo de Rustem Paŝa en 2000.

En 1561, kiam Rüstem Paŝa mortis, Sinan ekkonstruis la Moskeon de Rustem Paŝa, kiel memormonumento superrigardita de lia vidvino Mihrimah Sultan. Ĝi estas ĝuste ĉe Süleymaniye. Tiuokaze la centra formo estas oklatera, modelita laŭ la monaĥeja preĝejo de sanktuloj Serĝo kaj Bako, kun kvar malgrandaj duonkupoloj en la anguloj. Samjare, Sinan konstruis türbe por Rüstem Paŝa en la ĝardeno de Moskeo Sehzade, dekoraciita per la plej fajnaj azuleĥoj de Iznik. Mihrimah Sultan, duobligante sian riĉon post la morto de sia edzo, deziris moskeon de si mem. Sinan konstruis la Moskeon Mihrimah en Edirnekapı (Pordego de Edirne) por ŝi mem sur la plej alta de la sep montetoj de Istanbulo. Li starigis la moskeon sur volba platformo, pliigante ties montetan lokon. Estas iome da spekulativo pri la datoj; ĝis ĵuse oni supozis, ke temas pri inter 1540 kaj 1540, sed nune ĝenerale oni akceptas, ke inter 1562 kaj 1565. Sinan, okseda pri la grandeco, konstruis moskeon laŭ unu el sia plej imagaj desegnoj, uzante novajn subtensistemojn kaj flankajn spacojn por pliigi la areon disponeblan por fenestroj. Li konstruis centran kupolon 37 m altan kaj 20 m larĝan, subtenitan per pendentivoj, sur kvadrata bazo kun du flankaj koridoroj, el kiuj kun po tri kupoloj. Je ĉiu angulo de tiu kvadrato staras giganteca piliero, konektita kun enormaj arkoj kaj 15 grandaj fenestroj kaj kvar cirklaj fenestroj, kiuj inundas la internon per lumo. La stilo de tiu revolucia konstruaĵo estis tiom proksima al la Gotiko kiel la otomana strukturo permesis.

En 1566 Sinan kompletigis la Moskeon Banja Baŝi en Sofio, Bulgario, nuntempe la nura funkcianta moskeo en la urbo. Lia unua moskeo en Sofio estis konstruita en 1528; populare konata kiel Imaret MoskeoNigra Moskeo pro la malhela koloro de sia konstruŝtono, ĝi estis damaĝita de tertremo kaj abandonita en la 19-a jarcento. En la 1560-aj jaroj li konstruis la Kirkcesme akvoliveran sistemon por Istanbulo. Ĝi estas konsiderata kiel majstroverko. Ĝi etendiĝas 55 km kaj inkludas 35 akveduktajn pontojn, 4 el kiuj elstaras pro sia alteco (ĝis 35m) same kiel pro sia longo (ĝis 700 m).[39]

 
Moskeo de Selimo en Edirne, Turkio; konstruita de Sinan en 1575.

Inter 1560 kaj 1566 Sinan konstruis moskeon en Istanbulo por Zal Mahmud Paŝa sur monteto trans Ajvansaraj. Sinan certe ideigis la planojn kaj parte superrigardis la konstruadon, sed lasis la konstruadon de la minoraj areoj al malpli kompetentaj subuloj, ĉar Sinan kaj liaj plej kapablaj helpantoj estis okupitaj por la ekkonstruo de lia majstroverko, nome la Moskeo de Selimo en Edirne. Ekstere, la moskeo de Zal Mahmud Paŝa staras alte, kun sia orienta muro borita de kvar strioj de fenestroj. Tio havigas al la moskeon aspekton de palaco aŭ eĉ de loĝejaro. Interne, estas tri larĝaj galerioj kiuj faras, ke la interno aspektu pli fortika. La pezeco de tiu strukturo faras, ke la kupolo aspektu neatendite alteca. Tiuj koridoroj ŝajnas kiel antaŭklopoda eksperimento por la koridoroj de la Moskeo de Selimo en Edirne.

Periodo el 1570 ĝis sia morto: majstra etapo

redakti
 
Moskeo de Selimo, detalo.

En tiu fina etapo de sia vivo, Sinan klopodis krei unuigitajn kaj sublime elegantajn internojn. Por atingi tion, li forigis ĉiujn el la nenecesaj helpospacoj trans la subtenantaj pilieroj de la centra kupolo. Tio povas esti vidata el la Moskeo Sokollu Mehmed Paŝa en Kadırga, Istanbulo (1571–1572) kaj en la Moskeo de Selimo en Edirne. En aliaj konstruaĵoj de sia fina periodo, Sinan eksperimentis pri spacaj kaj muraj traktadoj kiuj estis novaj en la klasika otomana arkitekturo.

Laŭ li mem el lia membiografio Tezkiretü'l-Bünyan, lia majstroverko estas la Moskeo de Selimo en Edirne. Liberigita el la malavantaĝoj de la tradicia otomana arkitekturo, tiu moskeo markas la pinton de la verkaro de Sinan kaj de la tuta klasika otomana arkitekturo. Dum ĝi estis konstruata, la diraĵo de la arkitekto "Vi neniam povas konstrui kupolon pli grandan ol la kupolo de Hagia Sofia kaj speciale kiel islamanoj" estis lia ĉefa instigo. Kiam ĝi estis kompletigita, Sinan postulis, ke ĝi havas la plej grandan kupolon en la mondo, lasante Hagia Sofia malantaŭe. Fakte, la alteco de la kupolo el la grundonivelo estis pli malalta kaj la diametro estis apenaŭ pli granda (0.5 metroj) ol la jarmila pli aĝa Hagia Sofia. Tamen, mezurita el sia bazo la kupolo de Selimo estas pli alta. Sinan estis pli ol 80 jarojn aĝa kiam la konstruaĵo estis finigita. En tiu moskeo li finfine realigis sian celon krei la plej bonan, komplete unuigitan, kupolkovritan internon: nome venko de la spaco kiu dominas la internon. Li uzis tiun fojon oklateran centran kupolon (31.28 m larĝa kaj 42 m alta), subtenita de ok elefantinaj pilieroj el marmoro kaj granito. Al tiuj subteniloj mankas kapiteloj sed havas trumpojn aŭ konsolojn en sia pinto, konduke al optika efiko ke la arkoj ŝajnas elkreskiĝi integre el la pilieroj. Metante la flankajn koridorojn fore, li pliigis la tridimensian efikon. La tiom multaj fenestroj en la fonaj muroj inundas la internon per lumo. La abutmentaj duonkupoloj estas metitaj en la kvar kupoloj de la kvadrato sub la kupolo. La pezo kaj la internaj streĉitecoj estas kaŝitaj, produktante aeruman kaj elegantan efikon rare viditajn sub centra kupolo. La kvar minaretoj (83 m altaj) sur la anguloj de la preĝoĉambro estas la plej altaj en la islama mondo, kio starigas la vertikalan sintenon de tiu moskeo kiu jam estis dominanta la urbon.

 
La Ponto Mehmed Paŝa Sokoloviĉ en Višegrad, Bosnio kaj Hercegovino; konstruita de Sinan en 1577 kaj listigita de Unesko.

Li ankaŭ desegnis la Moskeon Takijan en Damasko, Sirio, konsiderata kiel ĉefa edifico kiu markis la enkondukon de la otomanarkitektura stilo en la siria ĉefurbo.[40] Li konstruis ankaŭ la Ponton Mehmed Paŝa Sokoloviĉ super la rivero Drina en Višegrad, Bosnio kaj Hercegovino, kiu estas nune Monda heredaĵo de Unesko.

Konkludo

redakti
 
La arkitekturaj konceptoj de Mimar Sinan estis enkondukitaj en la desegno de Taj Mahal,[41][42] en la Mogola Imperio afre de Ŝaho Ĝahano.

En la komenco de sia kariero kiel arkitekto, Sinan devis fronti establitan, tradician kupolhavan arkitekturon. Lia trejnadi kiel armea inĝeniero kondukis lin alproksimiĝi al arkitekturo el praktika vidpunkt, anstataŭ el teoria perspektivo. Li ekeksperimentis per la desegnado kaj inĝenierado de unukupolaj kaj plurkupolaj strukturoj. Li klopodis atingi novan geometrian purecon, raciecon kaj spacan integrecon en siaj strukturoj kaj desegnoj de moskeoj. Tra ĉio tio, li montris sian kreivecon kaj sian deziron krei klaran, uniigitan spacon.

Li ekdisvolvis serion de variaĵoj en la kupoloj, ĉirkaŭante ilin diversmaniere per duonkupoloj, pilieroj, fonmuroj kaj diversaj serioj de koridoroj. Liaj kupoloj kaj arkoj estas kurbaj, sed li evitis kurbliniaajn elementojn en la cetero de sia desegno, transformante la cirklon de la kupolo en orlatera, seslatera aŭ oklatera sistemo. Li klopodis akiri racian harmonion inter la ekstera piramida kompono de duonkupoloj, kulminante en unusola sentambura kupolo, kaj la interna spaco en kiu tiu centra kupolo vertikale integras la spacon en unuigita tuto. Lia genio kuŝas sur la organizado de tiu spaco kaj sur la solvo de la streĉiĝoj kreitaj de la desegno. Li estis plinoviganto en la uzado de dekoracio kaj motivoj, mergante ilin en arkitekturaj formoj kiel tuto. Li substrekis la centron sub la centra kupolo inundante ĝin per lumo el la multaj fenestroj. Li enmetis siajn moskeojn en efika sistemo de komplekso (külliye), cele al plenumo de la necesoj de la komunumo kiel intelekta centro, komunuma centro kaj utila por la sociaj bezonoj kaj la bonfarto de la fido.

Kiam Sinan mortis, la klasika otomana arkitekturo estis atinginta sian pinton. Neniu sukcedanto estis tiom talenta ke povus plibonigi la desegnon de la Moskeo de Selimo kaj disvolvigi ĝin transe. Liaj studentoj retiriĝis al pli fruaj modeloj, kiel la Moskeo Sehzade. Inventemo vanuiĝis, kaj dekadenco etendiĝis.

Referencoj

redakti
  1. Goodwin (2001), p. 87
  2. 2,0 2,1 Kinross (1977), pp 214–215
  3. De Osa, Veronica.
  4. Saoud (2007), p. 7
  5. Encyclopædia Britannica rete: Mimar Sinan
  6. 6,0 6,1 Encyclopædia Britannica: Sinan (Ottoman architect)
  7. 7,0 7,1 Günay, Reha. (2006) A guide to the works of Sinan the architect in Istanbul. Istanbul, Turkey: Yapı-Endüstri Merkezi Yayınları, p. 23. ISBN 975-8599-77-1.
  8. Fletcher, Richard. (2005) The cross and the crescent: Christianity and Islam from Muhammad to the Reformation, ‑a eldono, London: Penguin, p. 138. ISBN 9780670032716. “...was Sinan the Old-he lived to be about ninety-an Armenian from Anatlia who had been brought to the capital as one of the 'gathered'.”.
  9. Zaryan, Sinan, Armenian Soviet Encyclopedia, p. 385.
  10. Kouymjian, Dickran. "Armenia from the Fall of the Cilician Kingdom (1375) to the Forced Emigration under Shah Abbas (1604)" in The Armenian People From Ancient to Modern Times, Volume II: Foreign Dominion to Statehood: The Fifteenth Century to the Twentieth Century. Richard G. Hovannisian (eld.). New York: St. Martin's Press, 1997, p. 13. ISBN 0-312-10168-6.
  11. (1916) “Armenia, her culture and aspirations”, Journal of Race Development 7, p. pp. 457–458. “It was an Armenian architect, Sinan, who designed and built the famous Mosque of Adrianople, and the Mosque of Suleyman in Constantinople...”. 
  12. Jackson, Thomas Graham. (1913) Byzantine and Romanesque Architecture, Volume 1. Cambridge University Press, p. 143. “They are many of them designed by Sinan, who is said to have been an Armenian”.
  13. Sitwell, Sacheverell. (1939) Old Fashioned Flowers. Country Life, p. 74. “The architect Sinan, perhaps of Armenian descent, raised mosques and other buildings all over the Turkish Empire.”.
  14. Talbot, Hamlin Architecture Through the Ages. University of Michigan, p. 208.
  15. Sinan: the grand old master of Ottoman architecture, p. 35, Aptullah Kuran, Institute of Turkish Studies, 1987
  16. Walker, Benjamin and Peter Owen Foundations of Islam: the making of a world faith, 1998, p. 275.
  17. 17,0 17,1 Goodwin, Godfrey. (1971) A history of Ottoman architecture. Johns Hopkins Press, p. 199. ISBN 978-0-8018-1202-6. “He came from the district of Karaman and the Greek lands, but he does not, it is true, specifically call himself a Greek, which, in effect, he no longer was from the moment that he admitted that there was no other God but Allah. Yet after the conquest of Cyprus in 1571, when Selim decided to repopulate the island by transferring Greek families from the Karaman beylik, Sinan intervened on behalf of his family and obtained two orders from the Sultan in council exempting them from deportation. It was Selim I who ordered the first devsirme levy in Anatolia in 1512 and sent Yaya- basis to Karamania and this is probably the year in which Sinan came to Istanbul. Since he was born about 1491, or at the latest in 1492, he was old for a devsirme…”.
  18. Rogers, J. M.. (2006) Sinan. I.B.Tauris, p. backcover. ISBN 978-1-84511-096-3. “(Sinan) He was born in Cappadocia, probably into a Greek Christian family. Drafted into the Janissaries during his adolescence, he rapidly gained promotion and distinction as a military engineer.”.
  19. 19,0 19,1 Cragg, Kenneth. (1991) The Arab Christian: A History in the Middle East. Westminster John Knox Press, p. 120. ISBN 0-664-22182-3.
  20. al-Lubnānī lil-Dirāsāt, Markaz. (1992) The Beirut review, Issue 3. Lebanese Center for Policy Studies, p. 113.
  21. 21,0 21,1 Brown, Percy. (1942) Indian architecture: (The Islamic period). Taraporevala Sons, p. 94. “… the fame of the leading Ottoman architect, Sinan, having reached his ears, he is reported to have invited certain pupils of this Albanian genius to India to carry out his architectural schemes.”.
  22. Akgündüz Ahmed & Öztürk Said, (2011), Ottoman History, Misperfections and Truths, IUR Press (Islamitische Universiteit Rotterdam), Paĝo 196, rete. Citita el la libro: "According to yet another view, Sinan came from a Christian Turkish family, whose father's name was Abdulmennan and his grandfather's Doğan Yusuf."
  23. Goodwin (2003), pp 199–200.
  24. Tiu dekreto estis publikigita en la turka gazeto Türk Tarihi Encümeni Mecmuası, vol. 1, no. 5 (Junio 1930-Majo 1931) p. 10.
  25. Alboyajian (1937), vol. 2, pp. 1533-34.
  26. Muller, Herbert Joseph. (1961) The Loom of History. New American Library, p. 439.
  27. Architects, Craftsmen, Weavers: Armenians and Ottoman Art. Abstracts from the International Conference ARMENIAN CONSTANTINOPLE organized by R.G. Hovannisian, UCLA, Majo 19–20, 2001. Social Sciences Division Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso. Arkivita el la originalo je 2008-05-24. Alirita 13a de Septembro 2013.
  28. Muqarnas, Volume 24 History and Ideology: Architectural Heritage of the lands of Rum, p. 179, Gurlu Necipoglu, Bril, 2007, ISBN 978-90-04-16320-1
  29. Constantinople, de Byzance à Stamboul, Celâl Esad Arseven, H. Laurens, 1909
  30. Mahajan, Vidya Dhar. (1962) The Muslim rule in India, Volume 1. S.Chand, p. 210.
  31. 31,0 31,1 31,2 31,3 31,4 Goodwin 2003, pp. 199-200.
  32. Kinross, pp 214–215.
  33. Sinan (in Dictionary of Islamic Architecture). Arkivita el la originalo je 2011-06-04. Alirita 2023-03-01.
  34. Listo de konstruaĵoj desegnitaj de Mimar Sinan
  35. La ponto super la rivero Drina nomis la faman romanon "Na Drini ćuprija" de la jugoslava verkisto Ivo Andrić.
  36. Tracy, James D.. (2000) City Walls: The Urban Enceinte in Global Perspective. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-65221-6.
  37. Gjergji Frasheri. (2000) Fjalori Enciklopedik Shqiptar. Akademia e Shkencave e Shqipërisë, p. 2946. ISBN 978-99956-10-32-6.
  38. (2000) Albanian Cultural Heritage. Republic of Albania, National Tourism Agency.
  39. Harmancioglu, Nilgun B.. (2019-06-04) Water Resources of Turkey (angle). Springer, p. 46. ISBN 978-3-030-11729-0.
  40. Gérard Degeorge. (1994) Damas, p. 46.
  41. William J. Hennessey, PhD, Director, Univ. of Michigan Museum of Art. IBM 1999 WORLD BOOK.
  42. Marvin Trachtenberg and Isabelle Hyman. Architecture: from Prehistory to Post-Modernism. p. 223.

Literaturo

redakti
  • Alboyachian, Arshag A. Patmutiwn Hay Kesarioy: teghagrakan, patmakan, ew azgagrakan usumnasirutiwn [Historio de Armena Kayseri: Geografia, historia kaj etnografia studo]. 2 vol. Cairo: H. Papazian, 1937.
  • De Osa, Veronica (1982). Sinan the Turkish Michelangelo. New York: Vantage Press ISBN 0-533-04655-6
  • Goodwin, Godfrey (2001). The Janissaries. London: Saqi Books. ISBN 978-0-86356-055-2
  • Goodwin, Godfrey (2003) [1971]. A History of Ottoman Architecture. London: Thames & Hudson. ISBN 978-0-500-27429-3.
  • Kinross, Patrick (1977). The Ottoman Centuries: The Rise and Fall of the Turkish Empire, London: Perennial. ISBN 978-0-688-08093-8
  • Necipoĝlu, Gülru (2005). The Age of Sinan: Architectural Culture in the Ottoman Empire. London: Reaktion Books. ISBN 978-1-86189-244-7.
  • Necipoğlu, Gülru (2007). "Creation of a national genius: Sinan and the historiography of "classical" Ottoman architecture". Muqarnas. 24: 141–183. JSTOR 25482458.
  • Saoud, Rabat (2007). Sinan: The Great Ottoman Architect and Urban Designer. Manchester: Foundation for Science, Technology and Civilisation.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mimar Sinan en la angla Vikipedio.