Moskva Instituto de Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 4-an de oktobro 1910 en Moskvo (adreso: Lubjanskij proezd, 3) estis oficiale malfermita kurso de Esperanto por plenaĝuloj, nomata Instituto de Esperanto. La permeso de la Rusia Ministerio pri popolklerigo No. 28144 estis ricevita la 20-an de oktobro 1909. La fondinto, tenanto kaj senŝanĝa direktoro de la Instituto estis rusia entreprenisto Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov (1865 — 1942) — posedanto de la librejo "Esperanto" kaj la ĉefredaktoro de la revuo La Ondo de Esperanto.

Esperanto-kursoj redakti

La Instituto efektivigis dunivelan instruadon kaj atestadon.

Elementa kurso (16 - 24 lecionoj po 1,5 h) por personoj, ne konantaj fremdajn lingvojn kaj eĉ nebone konantaj la gramatikon de la rusa lingvo. Ĉi tie oni precipe atentis la lingvan strukturon de Esperanto kompare kun la rusa lingvo kaj la praktikan aplikadon de Esperanto en komunikado kaj aferkorespondado. La kurso daŭris 2 - 3 monatojn.

Speciala kurso celis preparadon de instruistoj. Ĝi havis 3 precipajn studobjektojn: Teorio de Esperanto, Historio kaj disvastigo de Esperanto, Literaturo en Esperanto.

La Instituto ĉiam restis ne pli ol malgranda privata lernejo, ĉar nek la kvanto de la lernantoj (ĉ. 80 en la unua jaro, ĉ. 50 en sekvantaj jaroj), nek tiu de la instruistoj (maksiniume 6 - 7, inkluzive de A. Saharov mem), nek la skalo de la agado estis grandaj.

Pago: 4 rubloj monate por 2 lecionoj semajne. Oni ekzamenis ankaŭ aŭtodidaktojn laŭ la programo de la elementa kurso (5 rubloj) kaj laŭ la programo de la kurso speciala (10 rubloj). La instrurajta ekzameno (nur en Esperanto) konsistis el du partoj: skriba (aŭtobiografio kaj skizo pri unu el la proponitaj temoj) kaj buŝa (legado, traduko, rerakonto de eroj el la "Fundamenta Krestomatio"; etimologia kaj sintaksa analizo de apartaj frazoj; historio de Esperanto kaj de ties literaturo; planado kaj realigo de tipa leciono).

Plua ekzistado de la Instituto redakti

Post la malfermo de la Instituto oni sendis sur la oficiala blank-folio de la Instituto jenan salutleteron al L.L. Zamenhof:

 
 /X-1910 j.

Moskvo

Altestimata Majstro

La instruantaro de la Moskva "Instituto [de] Esperanto", komencinte instruadon en la Instituto, sendas al Vi sian respektplenan saluton, promesante ciam[Kontrolenda lingvaĵo] labori por triumfigi Vian genian kreitaĵon.

A.Saharov, G.Smirnov, Ajspurit, Gabrik 

Responde estis ricevita poŝtkarto kun saluto de la "Majstro" mem.

 
 24/X-10

Varsovio

Kara sinjoro!

Akceptu mian koran gratulon okaze de la malfermo de Via Instituto Esperanto. Ni esperu, ke la Instituto alportos kontentecon al Vi kaj grandan utilon al la Esperanta afero en Rusujo.

Via L.Zamenhof 

Post la Oktobra revulucio de 1917 la Instituto apenaŭ povis normale funkcii, precipe post kiam estis konfiskita la librejo (la financa bazo de la tuta entrepreno de Saĥarov) kaj la ejo de la Instituto. Fakte ĝi ĉesis funkcii en la periodo de la interna milito kaj ekonomia krizo en Rusio, kvankam ankoraŭ en 1921 okazis kelkaj kunvenoj de la pedagogia konsilio, estis organizitaj esperanto-rondetoj en Moskvo ktp. Ĉiuj provoj ricevi ŝtatan subtenon malsukcesis. La punkto estis metita en 1924, kiam incendio pereigis la ampleksajn arkivojn de la Instituto kaj de La Ondo de Esperanto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti