Moskva astronomia klubo

Moskva astronomia klubo (MAK, ruse Моско́вский астрономи́ческий клуб) estas unuiĝo de amatoraj astronomoj de Moskvo kaj apudmoskva regiono, ekzistanta ekde 1994.

Historio redakti

MAK estis organizita en jauaro 1994 laŭ komuna decido de 90 lokaj astronomoj. Dum 19942006 ĝin gvidis moskva astronomo Andrej Ostapenko.

En 2004 la klubo estis oficiale registrita.

En 19952002 MAK havis sian ovservpunkton Astrofizika observatorio de la Rusia Akademio de Sciencoj.

Ekde 2011 MAK okazigis observadon en la Zvenigoroda observatorio. En ĉi tiu observatorio de la membrokotizoj de MAK estis riparita turo kaj restarigita teleskopo[1].

En aŭtuno 2009 MAK unuan fojon okazigis aranĝon nomita "100 horoj de astronomio" en Moskvo, kiu poste fariĝis populara[2].

Funkciado redakti

Al la klubo povas esti akceptitaj ĉiuj plenaĝuloj. Kunvenoj de la klubo okazas ĉiumonate (nun — en Moskva planetario.

Astrofesto redakti

 

"Astrofesto" (ruse Астрофест) estas ĉiujara astronomia festivalo, okazanta printempe en Moskva provinco[3]. La festivalo estis organizata kaj gvidata de MAK ekde 1999; ĝin partoprenas pli ol 1000 amatoraj astronomoj. Astrofesto estas unu el la ĉefaj aranĝoj de MAK, kaj dum kelkaj jaroj ĝi allogis multan novulojn[1].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti