Mothra (japane: モスラ Mosura) estas japana sciencfikcia filmo de 1961. Ĝia reĝisoro estis Iŝiro Honda kaj scenaron skribis Ŝiniĉi Sekizaŭa. Ĝi estas la unua filmo pri Mosro.

Mothra / Mosura / Mosro
filmo
Originala titolo モスラ
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana lingvo • rusa lingvo • angla lingvo
Kina aperdato 1961
Daŭro 100 min
Ĝenro Sciencfikcio
Reĝisoro(j) Iŝiro Honda
Produktisto(j) Tomojuki Tanaka
Scenaro Shinichi Sekizawa
Filmita en Japanio
Loko de rakonto Tokio
Muziko de Juĝi Koseki
Rolantoj Frankie Sakai • Kyōko Kagawa • Hiroshi Koizumi • Ken Uehara • Shimura Takashi • Akihiko Hirata • Kenji Sahara • Haruo Nakajima • Jerry Ito • Katsumi Tezuka
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj Eeĝi Cuburaja
Produktinta firmao Toho
Distribuo Toho
IMDb
vdr

La scenaro de ĉi tiu filmo estis poste uzita (kun malgrandaj ŝanĝoj) en la filmoj King Kong vs. Godzilla kaj Mothra vs. Godzilla.

Enhavo redakti

En tropika insulo kiu estis damaĝita de la radiaĵo, scienca ekspedicio vidas je unua fojo primitivan indiĝenan popolon. Komercistoj volas ekspluati la rimedojn de la insulo, sed antaŭ ke ili farus ĝin, ili devas venki la patronan diaĵon de la insulo. Ili kaptas la ŝobiĝinojn (ŝobiĝin japane: 'malgranda beleco') kiuj estas feinoj de la japana mitologio kaj revenas al Japanio kun la feinoj. Tamen, Mosro, la patrona diaĵo de la insulo kaj de ĝia popolo iras post ili por liberigi la feinojn kaj revenigi ilin renove al ĝia patrujo.

Post kiam ili venis al Japanio, Mosro (ankoraŭ larve) detruas kelkajn konstruaĵojn. La japana armeo pretendas venki la monstron, sed malsukcese. Post kiam ĝi venis al la urbo, Mosro fariĝis pupo kaj poste eliras el la pupo granda tineo, la plenaĝa formo de Mosro. Plenaĝforme ĝi povas iri pli rapide al la insulo Rolisiko (Rolisica), kie estas la ŝobiĝinoj.

En Rolisiko faras grandan teruron. Tamen la loĝantoj atingas trankviligi Mosron. Ili redonas la ŝobiĝinojn al Mosro, poste Mosro kaj la feinoj revenas al sia naskiĝinsulo.[1]

Produktorado redakti

La scenaro skribita de Ŝiniĉi Sekizaŭa baziĝas je la romano The Luminous Fairies and Mothra de Takehiko Fukunaga.[2]

Ricevo redakti

A. H. Weiler, unu el la kritikistoj de la usona gazeto The New York Times donis al la filmo ĝeneralan pozitivan recenzon. Li laŭdis ĝiajn specialajn efektojn kaj la koloraron.[3]

En la kinematografa servo Rotten Tomatoes la filmo akiris la noton 73% (2016).[4]

En la kinematografa servo Internet Movie DataBase ĉi tiu filmo akiris la noton 6.6 (2016).[5]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. "Mothra モスラ (Heisei)" ĉe Toho Kingdom. http://www.tohokingdom.com/kaiju/mothra_heisei.htm#l
  2. "Mothra (1961)" ĉe abandonomovies.net. http://www.abandomoviez.net/db/pelicula.php?film=2198
  3. Screen: 'Hatari!' Captures the Drama of Tanganyika Wildlife:Howard Hawks Film Opens at DeMille Neighborhood Houses Offer 2 Twin Bills de A. H. Weiler http://www.nytimes.com/movie/review?res=9F04E1DB1339E43BBC4A52DFB1668389679EDE?
  4. "Mothra" ĉe Rotten Tomatoes. https://www.rottentomatoes.com/m/mothra/
  5. "Mosura" ĉe IMDb. http://www.imdb.com/title/tt0055198/?ref_=fn_al_tt_1