Motorboato estas akva veturilo funkciigita per unu aŭ pli elektra, dizelabenzina motoro. Ĝi uzatas en lagoj kaj borda maro. La motorboatoj ne taŭgas por la maro pro la grandaj ondoj. En Germanio oni devas havi atestilon pri stirado de motorboato ĉe pli ol 5 ĈP.

1962 "Ribeli". Ligna rapidboato kun ekstera motoro.
Eŭropa Motorboata Ĉampioneco en (Pollando)

Oni ofte malpermesas uzadon de motorboatoj pro naturprotektaj kaŭzoj. Tiel sur la plej granda lago de Mez-Eŭropo, la Balatono, oni ne rajtas uzi motorboaton, jetskion por distraj celoj (permeson havas nur la akvopolicistoj kaj la akvosavistoj).

Motorboatoj, kiujn oni uzas por libertempaj celoj, nomatas motorjaĥtoj. Tiuj jam taŭgas por tramara veturado.

Vidu ankaŭ redakti