Motrogon (monto)

monto en Slovakio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri monto en Slovakio. Por informoj pri la samnoma naturrezervejo, vidu la artikolon Motrogon.
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.f3

Motrogon (1017,8 m s.m.) estas monto de vulkana montaro - Vihorlataj montoj, kiu kuŝas en orienta Slovakio ĉe slovak-ukrainia limo.

Motrogon
Alteco 1 017,8 m
Situo Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
Montaro Vihorlataj montoj
Plej facila montgrimpo de vilaĝo Remetské Hámre de sudo
Information icon.svg
vdr
Welterbe.svg

PriskriboRedakti

La monto kuŝas en ĉefa motoĉeno de la Vihorlata montaro, super vilaĝo Zemplínske Hámre kaj super la lago Mara okulo. La montopinto estas arbaroza pro tio ne ofertas rigardon. Ĝi estas kovrita per fagaj praarbaroj. En la norda valkaldrono de monto kuŝas kelkaj raraj malnovaj torfejoj: (Postavka, Kotlík, Ďurová mlaka), kiuj sinsekve kovriĝas per vegetacio kaj mortiĝas. Ili estas gravaj por konado de evoluo de kreskaĵo en la orienta Slovakio dum holoceno de lasta glacia epoko.

NaturprotektoRedakti

La monto apartenas al Landprotektita areo Vihorlat. Sur la monto troviĝas ankaŭ natura memoraĵo kun sama nomo vidu Motrogon. Fagaj praarbaroj de ĉi teritorio ankaŭ apartenas al protektita areo Vihorlat, kiu estis deklarita de UNESCO, kiel monda natura heredaĵo de homaro kune kun aliaj 9 slovakaj kaj ukrainiaj fagaj praarbaroj sub la komuna nomo de ensemblo - Karpataj fagaj praarbaroj. Ĉi areo enhavas suprajn partojn de ĉefa montoĉeno de la montaro iranta de Vihorlat (okcidente), Motrogon, Snina ŝtono, Nežabec ĝis Fedkov (oriente) kaj kun arbaroj en la valo ĉe Morské oko.

AliroRedakti

La monto estas alirebla per turista markita piedvojo:


Aliaj viki projektojRedakti

Vidu ankaŭRedakti