Snina ŝtono (monto)
Snina ŝtono (1005 m s.m.) (slovake Sninský kameň) estas monto de vulkana montaro - Vihorlataj montoj, kiu kuŝas en orienta Slovakio ĉe slovak-ukrainia limo.
Snina ŝtono | |||
---|---|---|---|
Andezitaj rokoj sur la montopinto. Malgranda snina ŝtono. Granda estas malantaŭ la dorso.
| |||
monto | |||
Alteco | 1 005 m | ||
Situo | Slovakio | ||
Montaro | Vihorlataj montoj | ||
Geografia situo | 48° 56′ N, 22° 11′ O (mapo)48.92944444444422.189722222222Koordinatoj: 48° 56′ N, 22° 11′ O (mapo) | ||
| |||
Plej facila montgrimpo | de vilaĝo Zemplínske Hámre de nordo | ||
Priskribo
redaktiLa monto estas la plej signifa dominanto de ĉirkaŭaĵo de la urbo Snina. Ĝi potence krutas sudoriente de vilaĝo Zemplínske Hámre kaj super la lago Mara okulo. La montopinto estas kreita per roka andezita formo, kiu konsistas de du partoj:Granda snina ŝtono (998 m s. m.), kiu estas malpli alta kaj teritorie pli granda kaj Malgranda snina ŝtono (1005 m s. m.), kiu estas pli alta. Rokegoj estas turiste alireblaj per feraj ŝtuparoj. La monto ofertas belan rigardon. Oni povas vidi ĉi montaroj: Laborecká vrchovina, Nízke beskydy norde; okcidente Slánske vrchy kaj monto Vihorlat; Bukovské vrchy kaj Orientaj Karpatoj en Ukrainio oriente; kaj sude valo de Mara okulo kaj Orientslovaka ebenaĵo. Sur Granda ŝtono staras simpla kruco. Ĉirkaŭ rokaĵoj, ĉe iliaj montopiedoj troviĝas malprundaj ŝtonozaj deglitaĵaj grundo. Sur ĉi grundo kreskas kripligita arbaro sub la influo de grundo, vento, efrosto kaj neĝo. Pli malalte arbaro akiras normalan aspekton. Ĉefa arbo de ĝi estas fago. Sur la roka plataĵo de montopinto kreskas kripligitaj arboj. Ankaŭ ĉi tie kaj en flankaj fendoj kreskas raraj kaj preservitaj kreskaĵoj.
Naturprotekto
redaktiLa monto apartenas al Landprotektita areo Vihorlat. Sur la monto troviĝas ankaŭ natura memoraĵo kun sama nomo vidu Sninský kameň. Fagaj praarbaroj de ĉi teritorio ankaŭ apartenas al protektita areo Vihorlat, kiu estis deklarita de UNESCO, kiel monda natura heredaĵo de homaro kune kun aliaj 9 slovakaj kaj ukrainiaj fagaj praarbaroj sub la komuna nomo de ensemblo - Karpataj fagaj praarbaroj. Ĉi areo enhavas suprajn partojn de ĉefa montoĉeno de la montaro iranta de Vihorlat (okcidente), Motrogon, Snina ŝtono, Nežiabec ĝis Fetkuv (oriente) kaj kun arbaroj en la valo ĉe Morské oko.
Aliro
redaktiLa monto estas alirebla per kelkaj turistaj markitaj piedvojoj:
- Snina – Zemplínske Hámre – Sninský kameň
- Snina – Sninské Rybníky – Sninský kameň – pasejo Tri tably – Morské oko – Remetské Hámre
- vilaĝo Remetské Hámre - Motrogon - pasejo Tri tably - Sninský kameň - Nežabec - Fedkov - pasejo Strihovské sedlo - Jaseňovský vrch - Diel - Veľka Vavrová - Sokolovec - vilaĝo Podhoroď.