Mouchnice (antaŭe Muchnice, germane Mauchnitz) estas municipo en Ĉeĥio, Sudmoravia regiono, distrikto Hodonín, (ĝis la 1-a de januaro 2007 ĝi apartenis al distrikto Vyškov) sur dislimejo de Chřiby kaj Ždánický les, 2 km okcidente de Koryčany. Tra Mouchnice trafluas rivero mi Kyjovka (Stupava). La teritorio de municipo troviĝas en Naturparko Ždánický les. Vivas ĉi tie 322 loĝantoj (2023).

Mouchnice
(Muchnice)
germane Mauchnitz
municipo
Kapelo de sanktaj Cirilo kaj Metodo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Mouchnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Hodonín
Administra municipo Kyjov
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Moravio
Montaro Litenĉica montetaro, Ždánický les
Rivero Kyjovka
Situo Mouchnice
 - alteco 261 m s. m.
 - koordinatoj 49° 06′ 42″ N 17° 08′ 08″ O / 49.11167 °N, 17.13556 °O / 49.11167; 17.13556 (mapo)
Katastro 12,73 km² (1 273 ha) Mouchnice
Loĝantaro 322 (2023)
Denseco 25,29 loĝ./km²
Unua skribmencio 1350
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 683 33
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0645
NUTS 5 CZ0645 593354
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mouchnice
Retpaĝo: www.mouchnice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1350.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj de Mouchnice ekde la jaro 1791
Jaro 1791 1834 1854 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1931 1961 2001 2011
Loĝantoj 387 356 512 557 581 712 751 742 786 729 601 351 344
Fonto: Libro - Regionografio moravia ĉirkaŭaĵo de Vyškov

Transporto redakti

 
Eksa fervoja haltejo (2005)

Tra la municipo kondukas fervojlinio Nemotice - Koryčany. Kun la konstruado oni komencis en marto de 1908. Estis konstruita haltejo kaj parkuma relo. La fervojlinio estis donita en la trafikon la 1-a de aŭgusto 1908, dekomence ĝi servis nur kiel ŝarĝtransporto. La 31-a de marto 1920 estis komencita ankaŭ persona transporto, pli poste ankaŭ transporto de poŝtaj sendaĵoj. Sed la municipo tro ne uzis la ŝarĝtransporton, tial okazis en la jaro 1923 forigo de la parkuma relo. La persona transporto estis ĉesigita la 31-a de majo 1980. La haltejo el la jaro 1949 ankoraŭ kelke da jaroj situis sur sia loko, sed aŭtune de la jaro 2014 ĝi estis detruita.

Nuntempe la fervojlinio estas uzata nur por ŝarĝtransporto de ligno por segejo en Koryčany.

Memorindaĵoj redakti

  • Prisma dia torturo finita per ŝtona kruco el la jaro 1867
  • Kapelo de sankta Cirilo kaj sankta Metodo
  • Monumento al viktimoj de la unua mondmilito kaj de la dua mondmilito

Pluaj fotoj redakti

Panoramo redakti

Panoramo de municipo Mouchnice (2009)