Mount & Blade: Warband

Mount & Blade: Warband ("Ĉevalo & Klingo: Militbando") estas videoludo de agado, rolludo, kaj strategio, kreita de la turka firmao TaleWorlds Entertainment kaj eldonita de Paradox Interactive je 30 trimonato 2010.[1] Ĝi ne estas la sekvo de Mount & Blade, sed plibonigita versio. Disvolvante preter la originalan ludon, Warband aldonis novan sesan fakon (la "Sarranid Sultanate"), multigis politikajn opciojn, igis ke la ludanto povas krei sian propran fakon, kaj aldonis mult-ludantadon. Recenzoj pri la ludo estis ĝenerale pozitivaj.

Mount & Blade: Warband
Disvolvo TaleWorlds
Eldoninto Paradox Interactive
Distribuo Steam
Serio Mount & Blade
Platformo PlayStation 4
Ĝenro rola agludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo komputila klavaro
vdr
Kovrilo de la ludo

Ekde 31 unumonato 2014, Paradox Interactive ne estas plu la eldonanto de Warband, kaj donis eldono-rajtojn ree al TaleWorlds. Warband haveblas por Xbox One kaj PlayStation ekde 4 naŭmonato 2016 en la plejparto de regionoj, kaj ek-haveblis en Aŭstralio kaj Nov-Zelando je 20 dekdumonato 2016. La sekvo Mount & Blade: Bannerlords eldoniĝis je 2020.

Ludado redakti

La ludo okazas en Calradia, mondo kie ses partioj luktas senfinajn militojn por iĝi la vera reganto de Calradia. Ĉiu de la fakoj angle nomitaj, la Khergit, Nord, Rhodok, Swadian, Vaegir, kaj Sarranid—havas sian propran kulturon kaj tipojn de soldatoj. Ekzemple, la Swadia reĝlando havas pezajn rajdosoldatojn kaj la Rhodok havas potencajn arbalestistojn.

La ludanto moviĝas libere sur granda mapo kun vilaĝoj, kasteloj, kaj urboj, sur kiu ankaŭ vojaĝas aliaj personoj inkluzive senjoroj, brigandoj, kaj komercistoj. Oni dungas soldatojn por krei armeon, kiun ĝenerale komponas piedsoldatoj, rajdosoldatoj, kaj arkistoj. Kiam la ludanto renkontas malamikon, ties armeo batalas kontraŭ la malamika armeo sur batalkampo je realtempo. La ludo akcentas sur-ĉevalan lukton kaj ordonadon de onia milit-bando; ekzemple, oni povas komandi ke arkistoj tenu lokon aŭ ke infanterioj uzu malakrajn armilojn.

Oni povas ankaŭ aliĝi fakon, iĝi vasalo de ĝia reĝo, kaj ricevi kaj administri feŭdojn. Rilatoj kun aliaj nobeloj estas gravaj, kaj bonaj rilatoj helpas onin atingi siajn celojn, inkluzive eble iĝi reganto de la tuta lando.

Referencoj redakti

  1. "Paradox Interactive Announces GDC '10 Line-up". Paradox Interactive, 24 dumonato 2010. Arkivita de la originala je 16 dekdumonato 2010. Atingita 24 dekunumonato 2020.

Ekstera ligilo redakti