Movado Ennahda

politika partio en Tunizio

La Movado Ennahda (arabe حركة النهضة, Ḥarakat an-Nahḍah; france Mouvement Ennahda, ankaŭ konata kiel "renesanca partio" arabe حزب النهضة, Hizb al-Nahḍah aŭ simple Ennahda) estas modera Islamisma politika partio en Tunizio.

Movado Ennahda
partio
Komenco 14-a de januaro 2011 vd
Lando(j) Tunizio vd
Sidejo Tunizio
Ideologio

islama demokratio • konservativismo • ekonomia liberalismo

Fondinto(j) Raŝid Ganuŝi • Hmida Ennaifer • Abdelfattah Mourou vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Ali Laarayedh vd
Ĉefestro(j) Raŝid Ganuŝi vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La 1-an de marto 2011, post kiam la registaro de Zine El Abidine Ben Ali kolapsis sekve de la tunizia revolucio de 2011, la provizora registaro de Tunizio koncedis al la grupiĝo permeson formi politikan partion. Ĝenerala sekretario fariĝis la ĵurnalisto Hamadi Ĝibali. De tiam ĝi fariĝis la plej granda kaj plej bone organizita partio en Tunizio, ĝis komenco de la jaro 2013 superante la pli nereligiajn konkurencajn partiojn. La 23-an de oktobro 2011, en la elekto por la Konstituciiga Asembleo de Tunizio, la unua libera demokratia elekto en la landa historio, kiun partoprenis 51,1 procentaĵoj de ĉiuj principe balotrajtaj civitanoj, la partio akiris 37,04 procentaĵojn de la voĉdonoj kaj 89 (41 procentaĵoj) el la entute 217 asembleaj sidlokoj, multe pli ol iu ajn alia partio. Hamadi Ĝibali sekve iĝis ĉefministro de la lando.