Movebla tipo

(Alidirektita el Movebla tiparo)

Movebla tipo estas la sistemo de presarto kaj tipografio kiu uzas moveblajn komponantoj por reprodukti la elementojn de dokumento (kutime unuopaj literoj aŭ interpunkcio).

Plumba prestipo de la ligaturo de «ſ» (la longa s) kun «i» en la tiparo Garamond, kaj ĝia presaĵo.

La unua konata sistemo de moveblaj tipoj en la mondo por presado estis farita de ceramikaj materialoj kaj kreita en Ĉinio ĉirkaŭ la jaro 1040 fare de Bi Ŝeng]] (990–1051) dum la Norda Dinastio Song (960–1127).[1] En 1377, la unuaj metalaj tipoj estis inventitaj en la epoko Gorjeo en Koreio, kiuj estis uzataj por presi Jikjiŝimĉeĝojeol aŭ simple Jikji, kiu estas la plej antikva ekzistanta movebla metalpresita libro. La disvastigo de ambaŭ sistemoj de moveblaj tipoj estis, tamen, limigita.[2] Ili estis multekostaj, kaj postulis enorman kvanton de laboro por manipuladi la milojn da ceramikaj tabuletoj, aŭ ĉe Koreio, metalaj tabuletoj, postulitaj por skribaĵoj bazitaj sur la Ĉina skribsistemo, kiu havas milojn da karaktroj.

Ĉirkaŭ 1450 Johannes Gutenberg faris mekanikan metalmoveblatipan presmaŝinon en Eŭropo, kun plinovigoj en la fandado de la tipoj bazitaj sur matricoj kaj manmuldujojn. La pli limigita nombro de karaktroj necesaj por eŭropaj lingvoj estis avantaĝo kaj grava faktoro.[3] Gutenberg estis la unua kiu kreis tipopecojn el alojo el plumbo, stano, kaj antimono — kaj tiuj materialoj restis normigaj dum 550 jaroj.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Needham, Joseph. (1994) The Shorter Science and Civilisation in China, Volume 4. Cambridge University Press, p. 14. ISBN 9780521329958. “Bi Sheng... who first devised, about 1045, the art of printing with movable type”.
  2. Zhou He (1994): "Diffusion of Movable Type in China and Europe: Why Were There Two Fates?", en: International Communication Gazette, Vol. 53, pp. 153–173
  3. Beck with, Christopher I., Empires of the Silk Road: A History of Central Eurasia from the Bronze Age to the Present, Princeton University Press, 2009, ISBN 978-0-691-15034-5
  4. Encyclopaedia Britannica. Alirita la 27an de Novembro, 2006, el Encyclopaedia Britannica Ultimate Reference Suite DVD — apero de 'printing'

Bibliografio redakti

  • Nesbitt, Alexander. The History and Technique of Lettering (c) 1957, Dover Publications, Inc.ISBN 0-486-40281-9, Library of Congress Catalogue Card Number: 57-13116. Republikaĵo de 1950, Prentice-Hall, Inc. Lettering: The History and Technique of Lettering as Design.
  • (1683–84) “Mechanick Exercises on the Whole Art of Printing”. 


Eksteraj ligiloj redakti