Reto Junulara de Kroatio

nacia konsilio de junularaj organizaĵoj en Kroatio
(Alidirektita el Mreža Mladih Hrvatske)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Reto Junulara de Kroatio - nacilingve Mreža Mladih Hrvatske - estas federacio en Kroatio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Reto Junulara de Kroatio estas la urbo Zagrebo.

Reto Junulara de Kroatio
Mreža Mladih Hrvatske
organizaĵo
Lando(j) Kroatio vd
Sidejo Zagrebo, Kroatio
Retejo Oficiala retejo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti