Juwata Jazz

Tanzania muzikgrupo
(Alidirektita el Msondo Ngoma)

Msondo Ngoma (antaŭe konata kiel NUTA Jazz Band, alinomita Juwata Jazz Band, kaj poste OTTU Jazz Band) estas influa kaj longdaŭra tanzania muziki wa dansi bando. Establita en 1964, ĝi estas la plej malnova aktiva danc-bando en Tanzanio.[1]

Juwata Jazz
Fondo 1964
Ĝenro muziki wa dansi
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Historio redakti

La bando komencis en 1964 kaj estis originale nomita NUTA Jazz Band, laŭ ties sponsoro, National Union of Tanganyika (NUTA), kiu estis la ĉefa tanzania sindikato. En la fruaj jaroj de dansi, la NUTA Jazz Band estis tre influa kaj arta kaj rilate financan organizadon; nome, ĝi estis unu el la unuaj dansi bandoj kiuj konsistigi sin mem en kooperativon de salajrataj muzikistoj (modelo kiu fariĝos vasta en la 1970aj jaroj).

En la 1960aj jaroj, NUTA Jazz Band estis gvidita de trumpetisto kaj kantisto Joseph Lusungu kaj saksofonisto Mnenge Ramadhani, kiu difinis la latunan sonon de la bando.

NUTA Jazz Band okupis sian pozicion kiel unu el la plej gravaj tanzaniaj dansi-grupoj tra la lasta duono de la 1960-aj jaroj kaj la plej multaj el la 1970-aj jaroj. En 1977 ĝi spertis gravan ŝanĝon en personaroj, kun multaj el ties plej talentaj muzikistoj, inkluzivantaj Muhiddin Maalim kaj Hassani Bitchuka, lasantaj la bandon por formi novan ensemblon, Mlimani Parka Orkestro. En 1977, la bando ŝanĝis ties nomon al Juwata Jazz, laŭ la svahila nomo de ties sponsoro (NUTA), Jumuiya ya Wafanyakazi Tanzania.[2] Preskaŭ samtempe, gitaristo Saidi Mabera fariĝis la nova gvidanto de la bando. Li skribis plurajn el la sukcesaj kantoj de Juwata de la 1980aj jaroj. Post Mabera, ambaŭ Maalim kaj Bitchuka (kiuj aliĝis al la bando en 1991) fariĝis gvidantoj. Maalim estas kreditita kun unu el la gravaj sukcesoj de Juwata en la 1990aj jaroj, «Usia kwa watoto».

La bando ŝanĝis ties nomon denove en 1991 de Juwata Jazz al OTTU Jazz, kiam la organizo kiu sponsoris ĝin estis alinomita al Organization of Tanzanian Trade Unions.[2] La bando estas ankoraŭ aktiva kiel Msondo Ngoma,[3] ludanta regule ĉe la "TCC Club" en Temeke ekzemple kaj estas la plej malnova aktiva dansi bando en Tanzanio. Tio ĉi estas respegulita de ties devizo baba ya muziki, "patro de muziko".

Notoj redakti

  1. NUTA Jazz Band - Radio King. Alirita: 26 majo 2020
  2. 2,0 2,1 Perullo, p. 395
  3. James R. Brennan; Andrew Burton; Yusufu Qwaray Lawi, eds. (2007). Dar Es Salaam: Histories from an Emerging African Metropolis. African Books Collective. pp. 189–. ISBN 978-9987-449-70-5.

Referencoj redakti

  • Alex Perullo. (2011) Live from Dar Es Salaam: Popular Music and Tanzania's Music Economy. Indiana University Press. ISBN 978-0253222923.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti