Muhamad Abu l-Kasim az-Zuŭai

Muhamad Abu l-Kasim az-Zuŭai (arabe محمد أبو القاسم الزوي, latinliterigo laŭ DMG Muḥammad Abū l-Qāsim az-Zuwai, ankaŭ latinliterigata Mohamed Abu Al-Quasim al-Zwai respektive Mohamed Abdul Quasim al-Zwai), naskiĝis la 14-an de majo 1952) estas libia politikisto.

Li estis samlernejano de Muamar Kadafi kaj partoprenis en ties puĉo de la jaro 1969. En 2001 li iĝis ambasadoro de Libio en Londono. Ekde la 26-a de januaro 2010 li estas la ĝenerala sekretario de la Ĝenerala Popola Kongreso de Libio kaj per tio la formala ŝtatestro de Libio.