Munébrega

municipo en Zaragozo

Munébrega [muNEbrega] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Munébrega estas etimologie devena el Mundobriga, nome de iama setlejo de keltiberoj.

Munébrega
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50219
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 369  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 15′ N, 1° 42′ U (mapo)41.2515172-1.7052452Koordinatoj: 41° 15′ N, 1° 42′ U (mapo) [+]
Alto 749 m [+]
Areo 40,992386 km² ( 409 9.2 386 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Munébrega (Provinco Zaragozo)
Munébrega (Provinco Zaragozo)
DEC
Munébrega
Munébrega
Situo de Munébrega
Munébrega (Hispanio)
Munébrega (Hispanio)
DEC
Munébrega
Munébrega
Situo de Munébrega

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Munébrega [+]
vdr

Geografio redakti

Munébrega estas municipa teritorio en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud. La municipa teritorio estas en la Iberia Sistemo, sude de la valo de la rivero Jalón, kaj fakte sude de la kvaropa akso rivero-ŝoseo-aŭtoŝoseo-fervojo inter Terrer kaj Calatayud oriente kaj Ateca okcidente. La municipa teritorio estas nordoriente de tiu de Nuévalos.

La loĝloko Munébrega mem estas je 97 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 749 msm ĉe la nacia ŝoseo. La urba kerno estas atingebla laŭ la ŝoseo A-202 inter Calatayud nordoriente kaj Nuévalos kaj la Akvorezervejo La Tranquera sudokcidente. Krome La Vilueña kaj Valtorres estas nordoriente.

Historio redakti

 
La preĝejo.

Estis kelta setlejo en loko nomita Munebrix, keltibere Mundobriga, kaj tiu kerno konserviĝis en la epokoj de romianoj, visigotoj kaj islamanoj. Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud. En mezepokaj latinlingvaj tekstoj aperis literumita kiel Monobrega.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Munébrega kie oni malaltiĝis el 1 330 loĝantoj ĝis nunaj 360 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, fruktarboj, vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado pere de kooperativo). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la mudeĥara preĝejo Asunción kun gravaj retabloj, eklezia muzeo, kvin krucmonumentoj "peirones", tri ermitejoj, baseno,

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti