Nuévalos

municipo en Zaragozo

Nuévalos [NŬEbalos] estas municipo de Hispanio, en la sudcentro de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Nuévalos
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50210
Demografio
Loĝantaro 317  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 1° 47′ U (mapo)41.2125-1.7886111111111Koordinatoj: 41° 13′ N, 1° 47′ U (mapo) [+]
Alto 724 m [+]
Areo 41,840184 km² ( 418 4.0 184 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nuévalos (Provinco Zaragozo)
Nuévalos (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Nuévalos
Nuévalos (Hispanio)
Nuévalos (Hispanio)
DEC
Situo de Nuévalos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nuévalos [+]
vdr

La municipo estas formita de submunicipoj Nuévalos, Lugar Nuevo, Monasterio de Piedra kaj La Tranquera.

Geografio

redakti
 
Akvorezervejo La Tranquera kaj fone Ermitejo San Daniel.

Nuévalos estas municipa teritorio en la sudcentro de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Ibdes okcidente, Monterde sude, Munébrega nordoriente kaj Carenas norde.

La loĝloko Nuévalos mem estas je 108 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 724 msm en la Iberia Sistemo, sude de la valo de la rivero Jalón kaj ĉe la rivero Piedra. La loko estas ĉe turisma triangulo formata de la Monaĥejo de Piedra, la Akvorezervejo La Tranquera (ĉe la kunfluejo de la riveroj Piedra kaj Ortiz) kaj la Banlokoj de Alhama de Aragón kaj de Jaraba.

Historio

redakti
 
Preĝejo de Sankta Juliano.

Oni trovis restaĵojn de keltiberoj kaj de romianoj. Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Calatayud.

La historio de Nuévalos kaj de ĝia kastelo estis ligita al la Ordeno de la Sankta Tombo de Calatayud ekde 1156, kiam Ramon Berenger la 4-a donis al ili la senjorlandon de al loko. En 1228 jam estis la preĝejo. Venontaj reĝoj konfirmis tiun donacon kaj por 1328 la superulo de la Ordeno estis Bartolomé de Morlanes.

En la Milito de la du Petroj, la kastelo de Nuévalos estis unu de malmultaj kiuj rezistis sen kapitulaci la invadon fare de Petro la 1-a de Kastilio. En 1362, la kastilia reĝo postulis la donacon de la urbo, pro la defendeblo de la loko, sed ili rezistis spite la falon de aliaj lokoj de la komarko kiel Calatayud. En 1372, Petro la 4-a konfirmis la dominadon kaj la jurisdikcion de Nuévalos por la Ordeno de la Sankta Tombo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Nuévalos kie oni malaltiĝis el 1 089 loĝantoj en 1940 ĝis nunaj 297 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo

redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monaĥejo de Piedra.

El iamaj elementoj rimarkinde viziteblas la restaĵoj de la malfruromanika preĝejo, la klostro, la kunvenejo, kaj la turo. Krome tre altira estas la natura parko Monasterio de Piedra kreita de Juan Federico Muntadas kiel sinsekvo de akvofaloj, kies kreadon helpas la karsta agado de la kalcia karbonato propra de la rivero Piedra, kiu ĉefe dum sekega sezono akumulas materialon kiu plialtigas la akvofalajn nivelojn. La parko enhavas ankaŭ kelkajn grotojn, malkovritajn de la fondinto de la parko. Inter ĉefaj altiraĵoj estas akvofaloj La Caprichosa kaj Cola de Caballo kaj la nomita Lago Espejo (Spegulo). Estas markitaj padoj kiuj kondukas tra la parko, laŭlonge de ĉirkaŭ 5 km, al ĉiuj interesaĵoj.

Aliaj altiraĵoj estas la Preĝejo de Sankta Juliano, la restaĵoj de la kastelo, kvar ermitejoj, la Akvorezervejo La Tranquera, kaj la Salejoj de Nuévalos.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti