Monterde

municipo en Zaragozo

Monterde [monTERde] estas municipo de Hispanio, en la suda pinto de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Plej verŝajne la loknomo Monterde estus adaptaĵo de monte verde (verda monto) kaj fakte tio aperas simbole en la municipa blazono.

Monterde
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50213
Demografio
Loĝantaro 160  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 1° 44′ U (mapo)41.1741778-1.7350647Koordinatoj: 41° 10′ N, 1° 44′ U (mapo) [+]
Alto 790 m [+]
Areo 55,938007 km² ( 559 3.8 007 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Monterde (Provinco Zaragozo)
Monterde (Provinco Zaragozo)
DEC
Monterde
Monterde
Situo de Monterde
Monterde (Hispanio)
Monterde (Hispanio)
DEC
Monterde
Monterde
Situo de Monterde

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monterde [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mudeĥara sonorilturo.

Monterde estas municipa teritorio en la sudo de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas sude de Nuévalos kaj norde de Cimballa. La municipa teritorio limas ankaŭ kun Abanto (oriente) kaj Campillo de Aragón (okcidente). En la municipa teritorio estas la loĝloko Llumes.

La loĝloko Monterde mem estas je 112 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 790 msm en la Iberia Sistemo, en la baseno de la rivero Piedra, proksime de la limo kun la provinco Gvadalaĥaro. Ĝi estas inter Abanto sudoriente kaj Nuévalos nordokcidente.

Historio redakti

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento fare de Alfonso la 1-a, kiu lasis la areon al la templanoj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Monterde kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 135 loĝantoj. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, Daroko, Calatayud kaj Karinjeno.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj ruinaj restaĵoj de la kastelo ktp. Estas interesaj naturaj lokoj ĉefe en la montaroj kaj ĉe la rivero Piedra.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti