Cimballa

municipo en Zaragozo

Cimballa [cimBAlja] estas municipo de Hispanio, en la suda pinto de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Cimballa
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50213
Demografio
Loĝantaro 87  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 6′ N, 1° 47′ U (mapo)41.1024901-1.7750256Koordinatoj: 41° 6′ N, 1° 47′ U (mapo) [+]
Alto 904 m [+]
Areo 31,945311 km² ( 319 4.5 311 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cimballa (Provinco Zaragozo)
Cimballa (Provinco Zaragozo)
DEC
Cimballa
Cimballa
Situo de Cimballa
Cimballa (Hispanio)
Cimballa (Hispanio)
DEC
Cimballa
Cimballa
Situo de Cimballa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cimballa [+]
vdr

Geografio redakti

 
Loko de Cimballa en la komarko kaj en Aragono.
 
Detalo de la kastelo.

Cimballa estas municipa teritorio en la sudo de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas sude de Monterde. La municipa teritorio limas (el nordo laŭhorloĝe) kun Monterde, Abanto, Aldehuela de Liestos, Tortuera, Fuentelsaz, Milmarcos kaj Campillo de Aragón.

La loĝloko Cimballa mem estas je 125 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 904 msm en la Iberia Sistemo, en la baseno de la rivero Piedra, sur la limo kun la provinco Gvadalaĥaro. Ĝi estas alirebla el Zaragozo laŭ la ŝoseo N-II, el devojiĝo en Calatayud al la ŝoseo C-202, kun devojiĝo en Nuestra Señora la Blanca al la loka ŝoseo CV-307. Ĝi estas inter Aldehuela de Liestos sudoriente kaj Nuévalos oriente.

Historio redakti

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento fare de Alfonso la 1-a, kiu lasis la areon al la templanoj. En 1142 Cimballa aperis en la Foruo de Daroca.

En 1855 la tiam karlisma komandanto Marco de Bello pasis tra Cimballa.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Cimballa kie oni malaltiĝis el 568 loĝantoj en 1940 ĝis nunaj 93 loĝantoj. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, Daroko, Calatayud kaj Karinjeno.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun romanika pordego, fosiliaj kuŝejoj, ruinaj restaĵoj de la kastelo ktp. Estas interesaj naturaj lokoj ĉefe en la montaroj kaj ĉe la rivero Piedra.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti