Municipo Jelgava
La distrikto > municipo Jelgava (latve Jelgavas novads) estas distrikto en suda Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 en la lastaj limoj de iama distrikto Jelgava (latve Jelgavas rajons, 1949-2009), per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 2 iamaj pli malgrandaj komunumoj (latve Jelgavas novads, Ozolnieku novads). La centro de la distrikto situas en ŝtata urbo Jelgava, kiu mem ne estas parto de la distrikto.
municipo Jelgava | ||
latve Jelgavas novads | ||
municipo | ||
Paca pagodo en Garoza
| ||
|
||
Lando | Latvio | |
---|---|---|
Historia regiono | Zemgalio | |
Ŝoseo | E77 Rigo-Eleja | |
- Ŝoseo | P97 Jelgava-Annenieki | |
- Ŝoseo | P103 Dobele-Bauska | |
- Ŝoseo | A9 Rigo-Liepāja | |
Riveroj | Lielupe, Svēte, Iecava, Platone | |
Ĉefurbo | Jelgava | |
Areo | 1 604 km² (160 400 ha) | |
Loĝantaro | 31 969 (2021[1]) | |
Denseco | 19,93 loĝ./km² | |
Estiĝo | 2021 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
ISO 3166-2:LV | LV-041 | |
| ||
|
Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Bauska, sude Litovia distrikto Šiauliai, norde distrikto Olaine kaj distrikto Mārupe, centre Jelgava kaj okcidente distrikto Dobele kaj distrikto Tukums.
Historio
redaktiLa teritorio de la distrikto estas loĝata ekde la 2-a jarmilo a.K. En 10.-12. jarcento zemgalaj ŝtatoj ekzistis en distrikto. Batalado kun la krucistoj okazis dum la 13-a jarcento. La teritorio iĝis parto de Livonio,[2] en 1566-1795 ĝi estis parto de Duklando Kuronio kaj Zemgalio, post ĝi estis inkludita en la rusa Kurlanda provinco. En 1918, la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.
Geografio
redaktiLa norda parto de la distrikto situas en Riga sabla ebenaĵo de la Marborda malaltebenaĵo, la suda parto - en la Zemgalia ebenaĵo. Grundoj - gazonkarbonataj, gazonpodzoligitaj, tipaj podzoligitaj. Arbaroj kovris ĉirkaŭ triono de la teritorio. Mineraloj: dolomito (Kalnciems), argilo (Kalnciems, Tetele, Āne, Liberti), torfo (la plej grandaj torfejoj - marĉoj Kaigu purvs, Drabiņu purvs).[2]
Averaĝa temperaturo: -5,5 °C en januaro, +17 °C en julio. Precipitaĵo 500–600 mm jare.[2]
Tuta teritorio de la distrikto situas en la baseno Lielupe. Gravaj riveroj: Lielupe, Svēte, Iecava, Misa, Svitene, Sesava, Vircava, Platone.
Loĝantaro
redaktiDistrikto Jelgava havas 31 969 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 23,4 loĝantoj por kvadratkilometro.
N# | Setlejo | Statuso | Paroĥo | Loĝantaro (2021)[3][4] |
---|---|---|---|---|
1. | Ozolnieki | Vilaĝo | Ozolnieku | 4260 |
2. | Kalnciems | Vilaĝo | Kalnciema | 1714 |
3. | Eleja | Vilaĝo | Elejas | 1574 |
4. | Āne | Vilaĝo | Cenu | 1336 |
5. | Brankas | Vilaĝo | Cenu | 930 |
6. | Līvbērze | Vilaĝo | Līvbērzes | 889 |
7. | Nākotne | Vilaĝo | Glūdas | 764 |
8. | Svēte | Vilaĝo | Svētes | 625 |
9. | Zaļenieki | Vilaĝo | Zaļenieku | 575 |
10. | Mežciems | Vilaĝo | Jaunsvirlaukas | 568 |
Administraj unuoj
redaktiUrboj (pilsēta)
redaktiNe estas urboj en la distrikto.
Paroĥoj (pagasts)
redaktiCenu pagasts, Elejas pagasts, Glūdas pagasts, Jaunsvirlaukas pagasts, Kalnciema pagasts, Lielplatones pagasts, Līvbērzes pagasts, Ozolnieku pagasts, Platones pagasts, Salgales pagasts, Sesavas pagasts, Svētes pagasts, Valgundes pagasts, Vilces pagasts, Vircavas pagasts kaj Zaļenieku pagasts.
Galerio
redakti-
Auči grandbieno.
-
Kanola kampoj printempe.
-
Sesava lutera preĝejo.
-
Tetele observejo.
-
Svēte rivero.
-
Ložmetējkalns observejo.
-
Vircava grandbieno.
-
Valgunde Ortodoksa Monaĥejo.
Referencoj
redakti- ↑ stat.gov.lv
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, pp. 4-477.
- ↑ PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
- ↑ LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)