Muro de lamentadoj

judisma sanktejo en Jerusalemo
(Alidirektita el Muro de Lamentoj)

Muro de lamentadoj aŭ en kelkaj lingvoj Okcidenta Muro (Hebree: HaKotel HaMa'aravi) estas antikva muro en Jerusalemo, kiu datiĝas de la epoko de la Dua Templo de la judoj. Ĝi estas konsiderata la plej sankta loko en la juda religio, ekde la 16-a jarcento sub la regado de Sulejmano la 1-a[1],[2],[3]. Ĝi ankaŭ estas konata kiel "la Plora Muro", ĉar judoj ploras tie memorante la detruon de la Dua Templo. La Muro estas parto de la Templa Monto, kie troviĝas ankaŭ tre sanktaj lokoj por islamanoj.

Muro de lamentadoj
muroarkeologia loko • sankta loko [+]

Koordinatoj31° 46′ 37″ N, 35° 14′ 3″ O (mapo)31.77694722222235.23425Koordinatoj: 31° 46′ 37″ N, 35° 14′ 3″ O (mapo)

Estiĝo-19
HorzonoUTC+02:00 [+]

Muro de lamentadoj (Israelo)
Muro de lamentadoj (Israelo)
DEC
Muro de lamentadoj
Muro de lamentadoj

Map
Muro de lamentadoj
Vikimedia Komunejo:  Western Wall [+]
vdr
Muro de lamentadoj nokte

Laŭ la Biblio, la unua templo de la judoj estis detruita de la babilonanoj. La dua templo estis konstruita en la kvara jarcento antaŭ Kristo, kaj ĝi estis detruita de la Romianoj por puni judan ribelon, en la jaro 70 post Kristo. Laŭ la religiaj tekstoj de judismo la romia imperiestro Tito decidis lasi nur unu muron de la templo staranta, por memorigi al la judoj ke li konkeris ilian landon. Tamen, la judoj konsideris la fakton, ke unu muro postrestas, kiel realiĝon de la promeso de Dio, laŭ kiu unu parto de la templo restos staranta, por montri ke Dio havas ne-rompitan rilaton kun la juda popolo.

Paperpecetoj sur kiuj estis skribitaj deziresprimoj, votoj aŭ preĝoj konfiditaj al la murfendoj.

Nuntempe, judoj estas preĝantaj ĉe la Okcidenta Muro je ĉiu tempo de la tago, kaj estas sekcioj kaj por viroj kaj por virinoj. Religiaj judoj kredas ke la pordoj de la paradizo troviĝas rekte super la muro. Estas kutime por judoj lasi etajn pecojn de papero kun preĝoj aŭ deziroj skribitaj sur ili inter la ŝtonegoj de la Muro.


Vidu ankaŭ redakti


 
Papo Francisko vizitas la Muron de lamentadoj
Muro de lamentadoj

Referencoj redakti

  1. Simon Sebag Montefiore, Jérusalem biographie, Calmmann Lévy, franca traduko 2011, pp. 356, 357
  2. Vincent Lemire, Au pied du Mur, Seuil, 2022, p. 133, 134
  3. Georges Bensoussan, Que-sais-je, 2023