La Muzeo Sorolla estas muzeo kiu troviĝas en Madrido (Hispanio). Ĝi estis kreita je la peto de la vidvino de la pentristo Joaquín Sorolla, Clotilde García del Castillo, kiu en la jaro 1925, lasis testamenton donante ĉiujn siajn propraĵojn al la Ŝtato por la fondiĝo de muzeo memore al ŝia edzo. La 28-a de marto 1931 estas akceptata la donaco de la vidvino. La muzeo, inaŭgurita en 1932, situas en la konstruaĵo kie la pentristo havis siajn loĝejon kaj atelieron.

Muzeo Sorolla
Museo Sorolla
arta muzeo • dommuzeo
Lando Hispanio vd
Situo Madrido
Estiĝo 11-a de junio 1945
Estro Enrique Varela Agüí
Koordinatoj 40° 26′ 7″ N, 3° 41′ 33″ U (mapo)40.435404-3.692539Koordinatoj: 40° 26′ 7″ N, 3° 41′ 33″ U (mapo)
Muzeo Sorolla (Madrido)
Muzeo Sorolla (Madrido)
DEC
Muzeo Sorolla
Muzeo Sorolla
Situo de Muzeo Sorolla
Map
Muzeo Sorolla
Retpaĝo http://museosorolla.mcu.es
vdr
Muzeo Sorolla

Joaquín Sorolla García, sola vira filo de la geedzoj, estis la unua direktoro de la muzeo ĝis lia forpaso en 1948. Cetere, li lasis plurajn donacojn al al fondaĵo, kiuj estis akceptitaj de la Ŝtato en la jaro 1951. La kolektado daŭre kompletiĝas per postaj aĉetadoj.

Ekde la jaro 1973 la muzeo estas ŝtata kaj dependas de la Ministerio de Kulturo.

Eksteraj ligiloj redakti