Muzeo Vieille Montagne

La Muzeo Vieille Montagne[1] antaŭe estas nomata Göhltalmuseum[2]. Ĝi traktis la historion de la zinko-minejo en la regiono de Kelmis, kie situis la iama kunposedaĵo Moresnet neŭtrala[3], kaj ĝiaj politikaj, sociaj kaj ekonomiaj konsekvencoj. Ĝi atestas ankaŭ pri la nekredebla historio de la neŭtrala teritorio de Moresnet (1816-1919) kaj pri la kreo de la S.A. Vieille Montagne (VM) [4] en la jaro 1837[5] La minejo povis ekesti post kiam la imperiestro Napoleono subskribis en 1810 koncesion por konstruado de zinko el kalmino[6]. Krome en la muzeo eblas ekscii la historion de la la Vieille Montagne zinko-kompanio kun ĝiaj minejoj tra la mondo kaj la Altenberg-minejo sur kiu la VM estis fondita.

Muzeo Vieille Montagne
muzeo
Lando Belgio vd
Situo Kelmis
Koordinatoj 50° 42′ 41″ N, 6° 0′ 31″ O (mapo)50.711476.00851Koordinatoj: 50° 42′ 41″ N, 6° 0′ 31″ O (mapo)
Muzeo Vieille Montagne (Belgio)
Muzeo Vieille Montagne (Belgio)
DEC
Muzeo Vieille Montagne
Muzeo Vieille Montagne
Situo de Muzeo Vieille Montagne
Map
Muzeo Vieille Montagne
Parto de Haus Lütticher Straße 280/288 vd
Retpaĝo https://www.mvm-kelmis.be/de/
vdr

La nova muzeo situas en la ĉefstrato de Neu-Moresnet[7], Kelmis (Lütticher Straße 278, 4721 Kelmis, Belgio) en la malnova estrara konstruaĵo de S.A. Vieille Montagne, en la iama mineja ejo. La nova muzeo havas zinkan tegmenton, kiu estis instalita kiel parto de la renovigaj laboroj en 2018[8].

Muzea kolekto redakti

La muzeo havas du etaĝojn kaj posedas kolekton kun ĉiuj specoj de ercoj rilataj al Neŭtrala Moresneto.  Unu ĉambro estas rezervita por geologio kaj geologiaj konsekvencoj. La parto de la malnova stacidomo gastigas lokan historian ekspozicion de la asocio 'La Calamine 1871', kun fokuso al la fervoja historio. Multaj ekspozicioj okazos dum la tuta jaro. Vizitoj gvidataj: en la germana, nederlanda aŭ franca, fare de trejnitaj gvidistoj.  Malfermata de la 10-a ĝis 17-a horo, de merkredo ĝis sabato kaj la 1-a kaj 3-a dimanĉo de ĉiu monato.

Esperanto en Muzeo Vieille Montagne redakti

Esperanto kaj Amikejo ne estis forgesataj kun tekstoj, fotoj, sonaĵoj, malpli ol en la eksa Geuldalmuzeo (nun fermita), sed laŭ pli moderna, nuntempa prezentado kaj en muzeo pli vizitata[9][10]. Ĝi estas parto de la Esperanto-heredaĵo.

Historio de Vieille Montagne redakti

 
Foto de hopeito, mineralo trovita en Vieille Montagne (Altenberg).

La origino de Vieille Montagne, la zinkmineja kompanio de Belgio, situas en la malgranda, antaŭe neŭtrala teritorio Moresnet neŭtrala, kiu nun estas parto de Belgio. Vieillemontagnehistory.com kunigas historiistojn, genealogojn kaj esploristojn el tuta Eŭropo por krei kooperan projekton, kiu esploros la historion de la zinkminej kompanio Vieille Montagne kaj ĝiaj laboristoj. Unu de ĝiaj celoj estas krei retan arkivon de ciferecaj kopioj de originalaj dokumentoj kaj/aŭ iliaj tradukoj en diversaj lingvoj,

Ĉirkaŭ la fino de 20-a jarcento Vieille Montagne (foto de VM) estis ĉe la plej alta ŝtupo de sia internacia ekspansio. Je la tempo de ĝia centjariĝo en 1937 la VM havis minejojn kaj fabrikojn en pluraj landoj de Eŭropo kaj Nord-Afriko, same kiel asociitaj kompanioj kaj agentejoj en Meksiko kaj Usono[5].

Vieille montagne (malnova monto) estas hodiaŭ (2018) internacia grupo (VM Building Solutions), unu el la mondaj gvidantoj en laminata zinko[11].

Eksteraj ligiloj redakti

(germana) Filmeto pri la muzeo en kiu intervjuo kun la direktorino sur YouTube.

Vieillemontagnehistory.com

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Noto 1 : Vieille-Montagne estas la nomo de iama zinkminejo en la urbo Kelmis (La Calamine) en nuntempa Belgio, situanta inter Liège kaj Aachen. Vieille-Montagne estas franca vorto por "malnova monto" kaj ĉi tiu signifo ankaŭ retroveblas en la germana nomo, Altenberg.
  2. Noto 2 : la domo en kiu ĝi antaŭe situis, estis origine la hejmo de la direktoro de la zinka minejoo,'Vieille-Montagne'.
  3. Noto 3 : ĝi sukcesis pluekzisti dum 103 jaroj. La komenco de la Unua Mondmilito, en aŭgusto 1914, kun la eniro de la germanaj trupoj sur la teritorio, signifis la finon de la neŭtraleco de Moresnet Neŭtrala.
  4. Noto 4 : Post la falo de Napoleono, venis la Kongreso de Vieno, kiu stipulis ke la zinkoriĉa mineja areo kaj ĝia polemika teritorio, apartenu al kreota ŝtateto nomata Moresnet neŭtrala. Tiu ĉi ekzistis de 1816 ĝis 1919, post kiam ĝi estis aldonita al Belgio.
  5. 5,0 5,1 (angla) The Vieille Montagne Zinc Company In The World (La Vieille Montagen zinkkompanio en la mondo), Vieillemontagnhistory.com
  6. Noto 5 : laŭ la nuntempa mineralogia kompreno ĝi ne estas unusignifa indiko por diversaj sensulferaj zinkercoj.
  7. Noto 6 : De 1919 ĝis 1940 kaj de 1945 ĝis la fino de 1976, Neu-Moresnet estis sendependa belga komunumo por fariĝi parton de Kelmis (la antaŭa Moresnet Neŭtrala) la 1-an de januaro 1977.
  8. (angla) Vieille Montagen museum to be opened in Kelmis (kun foto de la la konstruaĵo (1910) en secesia stilo/art nouveau/jugendstil)
  9. (germana) Filmeto pri la muzeo Vielle Montagne
  10. La Voĉo de Amikejo, n-ro 4, 2018, p. 5, Esperantista grupo de Verviers.
  11. (franca) Le Musée de la Vieille Montagne ouvre ses portes à la Calamine (la muzeo de la Vieille Montagne malfermas siajn pordojn en Kelmis/La Calamine), la 14-an septembro 2018.