Muzeo por Paco kaj Solidaro

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Internacia Muzeo de Paco kaj Solidareco estis fondita de samarkandaj esperantistoj kaj inaŭgurita en Samarkando la 31-an de decembro 1986 honore al la Internacia Jaro de Paco. La muzeo situas en la administra konstruaĵo de la Centra Parko de Kulturo kaj Ripozo de Samarkando (Mustaqillik Strato, 56). En 1989 per la decido de estraro de Ministerio pri Kulturaj Aferoj de Uzbekio la muzeo estis distingita per la honora titolo "Popola Muzeo".

Muzeo por Paco kaj Solidaro
muzeo

LandoUzbekio
SituoSamarkando
- koordinatoj39° 39′ 4″ N, 66° 57′ 19″ O (mapo)39.65101166.955398Koordinatoj: 39° 39′ 4″ N, 66° 57′ 19″ O (mapo)

Muzeo por Paco kaj Solidaro (Uzbekio)
Muzeo por Paco kaj Solidaro (Uzbekio)
DEC
Muzeo por Paco kaj Solidaro
Muzeo por Paco kaj Solidaro
Map
Muzeo por Paco kaj Solidaro
vdr

La muzeo estas membro de la Internacia Oficejo de la Paco (IPC, angle International Peace Bureau (IPB) en Ĝenevo kaj de la Internacia Reto de Pacmuzeoj.

Historio redakti

Ĉio fakte komenciĝis kun la Lingvo Internacia Esperanto kaj de la en 1977 kreita Samarkando Klubo de Internacia Amikeco "Esperanto". Pro la internacia korespondado en Esperanto, la klubo ekhavis geamikojn en multegaj landoj kaj esperantistoj aŭ iliaj geamikoj sendis materialojn okaze de ekspozicioj kiujn la klubo organizis, inkluzive de ciklo de la internaciaj ekspozicioj "Paco - Espero de la Planedo". Alsenditaj eksponaĵoj - afiŝoj, desegnaĵoj, bildkartoj, dokumentoj ktp - intertempe formis kolekton de Samarkanda Esperanto-Klubo kaj bazon de la estonta Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro[1].

Celoj redakti

  1. Firmigo de paco, interkompreniĝo kaj interpopola amikeco pere de civila diplomatio, arto kaj arta kreado.
  2. Pliprofundigo de konsciiĝo kaj kompreno de la globaj defioj, evoluigo de la sento de la persona respondeco pri la solvado de tutmondaj problemoj, de kiuj dependas la estonto de la mondo kaj pluvivado de niaj posteuloj.
  3. Demonstro de la multkultura varieco de la homaro kaj de novaj vizioj por pli bona mondo.[1]

Muzeo kolekto redakti

La muzea fondaĵo formiĝas ĉefe el koresponde ricevitaj materialoj, reflektantaj praktike ĉiujn problemojn de la homaro, antaŭ ĉio problemoj de pluvivado, malarmado, homaj rajtoj, evoluado, mediprotektado, sana vivmaniero. La muzea kolekto ampleksas en 2005 jam pli ol 20.000 eksponaĵojn el pli ol 100 landoj de ĉiuj kontinentoj[1] - afiŝoj, flugfolioj, desegnaĵoj, pentraĵoj, tapiŝoj, flagoj, fotoj, raraj dokumentoj kaj libroj, sed ankaŭ ekzemple kapsulojn kun la tero el la loko de Stalingrada batalo, el la fifama Koncentrejo Auschwitz, el la Paca Parko en Hiroŝimo... La fragmentoj de la detruita Berlina Muro - falinta simbolo de konfrontiĝo inter Oriento kaj Okcidento. Infanoj el Nov-Zelando donacis 23-metran surŝtofan artaĵon pri paco.

Projektoj kaj aktivecoj redakti

La muzeo posedas konstantan ekspozicion, artajn ekspoziciojn, realigas diversajn edukajn programojn kaj internaciajn projektojn inter kiuj la ĉefaj estis :

"Samarkando en Ĉiuj Kontinentoj" : ekspozicio kaj posta libroforma eldono (‘Samarkandiana’[2]) de poemo en multaj lingvoj (i.a. en Esperanto) rilate al Samarkando en la mondo. Samarkanda Publika Muzeo por Paco kaj Solidareco; Samara Societo por Kulturaj Studoj; Samara Ŝtata Akademio de Kulturo kaj Artoj eldonis ĝin libroforme ruslingvan libron ‘Samarkandiana’ kun resumo en Esperanto, la angla, franca, germana, japana, itala, portugala, hispana kaj uzbeka lingvoj kiel kontribuo al la programo de interkultura kunlaboro kaj partnereco inter la ĝemelaj urboj de Samarkando (Uzbekio) kaj Samara (Rusio). Ĝi estis efektivigita por marki la Jaron de Kulturo de la Rusia Federacio (2014) kaj la Internacian Jardekon de UN por la proksimigo de kulturoj (2013-2022).

"Granda Silka Vojo" - vojo al dialogo, komerco kaj kunlaboro, ĉar la muzeo strebas per siaj rimedoj de la popola diplomatio revivigi la tradiciojn de la Granda Silka Vojo, evoluigi kulturajn interŝanĝojn, internacian turismon, establi partnerecajn ligojn kaj kunlaboron inter lokaj kaj eksterlandaj entreprenistoj.

"Belo Savos la Mondon" kies celo estas fondo de Internacia Arta Galerio "Belo Savos la Mondon" en Samarkando, ĉar la muzeo konsideras arton kiel grava elemento survoje al paco kiel radion de lumo en la regno de "mallumo" ĉar ĉiuj militoj, kolizioj, perfortaj konfliktoj okazas en "mallumo" (nescio) [3]. "Infanoj de X-Lando" : Rigardas la Mondon kies celo estis ebligi al uzbekoj konatiĝi kun diversaj landoj, popoloj, kulturoj tra la okuloj de infanoj en aliaj landoj,

"Aŭtografo de Paco" : aktivuloj de la muzeo kreas unikan kolekton de subskribitaj fotoj, personaj mesaĝoj, vizioj kaj aŭtografiitaj verkoj de mondaj eminentuloj, signife kontribuintaj al konstruado de pli bona mondo.

"Infana Festivalo de Paco kaj Malarmado" kiun la muzeo regule organizis en la centra urba parko kaj la regiona Infana Palaco de Artoj, kutime dum la Semajno de UN por malarmado. Moto de la festivalo estas : "Milito ne estas ludo. Kial do ludi militajn ludilojn? Paco komenciĝas de mi", tiamaniere invitante infanojn interŝanĝi iliajn militajn ludilojn je pacaj." [1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Internacia Muzeo de Paco kaj Solidareco Arkivigite je 2018-03-18 per la retarkivo Wayback Machine (PDF), Irana Esperantisto, nro 11, printempo 2005, p. 22 (esperanto), p. 37 (perslingveà.
  2. Anatoli Ionesov kaj Vladimir Ionesov, Konciza Enciklopedio de Eksterlanda ‘Samarkandiana’, Henri Masson, Ipernity, la 22-an de decembro 2014, alirite la 17-an de marto 2018.
  3. (angla) Deni Gros, International Museum of Peace and Solidarity Arkivigite je 2018-03-18 per la retarkivo Wayback Machine, intervujo kun Anatoly kaj Vladimir Ionesov, Museum.com