Muzeo pri Aplikita arto (Gera)

muzeo en Germanio

La Muzeo pri Aplikita arto (germane: Museum für Angewandte Kunst) troviĝas en Gera (Germanujo), Greizer Straße nr 37.

Muzeo pri Aplikita arto
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Gera
Situanta sur Greizer Straße
Estiĝo 1984
Koordinatoj 50° 52′ 32″ N, 12° 5′ 11″ O (mapo)50.8756083312.08641944Koordinatoj: 50° 52′ 32″ N, 12° 5′ 11″ O (mapo)
Muzeo pri Aplikita arto (Gera) (Germanio)
Muzeo pri Aplikita arto (Gera) (Germanio)
DEC
Muzeo pri Aplikita arto (Gera)
Muzeo pri Aplikita arto (Gera)
Situo de Muzeo pri Aplikita arto (Gera)
Map
Muzeo pri Aplikita arto
Retpaĝo https://www.museen-gera.de/museen/museum-fuer-angewandte-kunst
vdr
La Muzeo pri Aplikita arto en la domo Ferbersches Haus, Gera

Priskribo redakti

La muzeo gastas en monumentprotektita duobla domo nomita Ferbersches Haus. Konstruite ĉ. la jaro 1760 ĝi nombriĝas hodiaŭ inter la plej belaj burĝaj domoj de la urbo. Ĝin posedas ekde 1842 la familio Ferber. Post ampleksa restaŭradlaboro oni malfermis ĝin en 1984 al la publiko kiel Muzeo pri arta metiado. En la jaro 1991-a ĝi ricevis novan nomon pro plua etendigo de la kolektara profilo.

Kolektoj redakti

Ekde oktobro 2004 prezentas sin tute nova, daŭra ekspozicio en la unua etaĝo en historiismaj salonoj. Sub la titolo 1925-stilo kaj funkciaddevigismo - Aplikita arto inter la du mondmilitoj oni estas invitata travivi la - koncerne la kulturon - eble plej interesan epokon de la 20-a jarcento, kies graveco senteblas ĝis nun. Franclando estas juste rigardata kiel lulilo por la luksa kaj diboĉa 1925-stilo kaj en ekskluzive aranĝitaj internoj de loĝejoj kaj ĉe objektoj de ĉiutaga vivo. Sed la Bauhaus de Vajmaro kaj Dessau krome estas simboloj de tiu interesa epoko de funkciaddevigismo kaj ambaŭ lokoj eminente ĉeestas en tiu ĉi elmontrejo.

Menciindas ekzemple ŝranko de la papo inter la tiutempaj francaj dezajnistoj Jacques-Émile Ruhlmann kaj granda kolekto da vazoj el la ateliero pri ceramikaĵoj de Dornburg (Saale).

En la dua supra etaĝo de la muzeo montratas nedaŭraj specialaj ekspozicioj kun bunta gamo da fokusoj (ceramiko, porcelano, vitro, tekstila arto, fotografio, reklamado, grafikoj, dezajno ktp.). La baza koncepto konsistas el viva kaj intima unuigo de nuntempa arto kun la gravaj paŝoj de la frua 20-a jarcento.

Ekde la fondiĝo la muzeo sukcesis furoi ĉe fakuloj el la tuta mondo, ankaŭ danke al multaj naciaj kaj internaciaj ekspozicioj kiujn ĉiam akompanas fakkatalogoj de elstara kvalito.

Premio Biermann redakti

Ekde 1992 ĉiun duan jaron altribuatas la premio Aenne-Biermann-Preis für deutsche Gegenwartsfotografie pro la konektoj de la muzeo kun la loka fotistino Aenne Biermann. Ŝin oni tiel honoras kiel reprezentanton de la Nova fotografio.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 73

Eksteraj ligiloj redakti

Pri la muzeo sur la urba retpaĝaro. Arkivigite je 2012-02-25 per la retarkivo Wayback Machine