Muzeo pri Teŝina Silezio

La Muzeo pri Teŝina Silezio (pole Muzeum Śląska Cieszyńskiego) estas muzeo troviĝanta en la urbo Teŝino (pole Cieszyn), en la nuna Silezia Provinco de Pollando. Ĝi estis fondita en 1802 de jezuita pastro Leopold Szersznik kaj estas unu el la plej malnovaj publikaj muzeoj en Pollando.[1] La muzeo okupiĝas pri la historio kaj tradicioj de Silezio, precipe pri la regiono de Teŝino en Silezio.

Muzeo pri Teŝina Silezio
muzeoeldonejo [+]

LandoPollando

SituoTeŝino
- koordinatoj49° 44′ 52″ N, 18° 38′ 2″ O (mapo)49.747918.6339Koordinatoj: 49° 44′ 52″ N, 18° 38′ 2″ O (mapo)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Muzeo pri Teŝina Silezio (Pollando)
Muzeo pri Teŝina Silezio (Pollando)
DEC
Map
Muzeo pri Teŝina Silezio

Vikimedia Komunejo:  Cieszyn Silesia Museum in Cieszyn [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
la muzeo pri Teŝina Silezio en la Palaco de Larisch

La muzeo troviĝas en la Palaco de Larisch (pole: Pałac Laryszów), kiu estis konstruita en 1794.

Ĝi estas dividita je la sekvantaj sekcioj:

  • arkeologio (la ekspozicio enhavas malnovaĵojn elfositajn dum arkeologia esplorado sur kastela monto en Teŝino, en teŝina urbocentro kaj en remparburgoj en Międzyświeć kaj Bielsko),
  • etnografio (la sekcio kolektas instrumentojn kaj objektoj kunigitaj kun ĉiutaga vivo, brodaĵojn, puntojn kaj arĝentajn ornamaĵojn karakterizajn por regionaj popolaj vestaĵoj, oleopentraĵojn, pentritajn kestegojn (pole:trówły) ktp.)
  • fotarto (la sekcio posedas malnovajn fotilojn, fotaĵojn, dagerotipoj, diapozitivojn ktp.)
  • historio (la muzeo posedas dekkelkajn milojn da objektoj kiuj rilatas al historio de teŝina regiono komencante de mezepoko al nuntempo)
  • arto (la ekspozicio enhavas skulptaĵojn, pentraĵojn, desegnaĵojon, grafikaĵojn ktp.)
  • tekniko (la sekcio kolektas interalie malnovajn petrolajn lampojn, gladilojn, muzikskatolojn, vendejajn kasojn)

Krom la konstataj ekspozicioj estas ankaŭ organizataj la porokazaj.

La ekspozicio estas organizita en ĝuste la sama maniero, kiel la fondinto, Leopold Szersznik, lasis ĝin, en formo de kuriozaĵkabineto. La palacaj internoj de la nuna muzeo estas restaŭritaj laŭ ilia originala aspekto, inter ili estas t.n. "Egipta Salono" ornamita per surmura pentraĵo montranta pejzaĝon kun antikvaj konstruaĵoj kaj sfinksoj, ĉu "Roma Salono" sur kies muroj estas pentrita teraso, de kiu videblas romantika pejzaĝo. Interesa estas ankaŭ la stalo fondita en 1831 per tiama posedanto de la palaco Filip Sankta-Genois d'Anneaucourt, konstruita laŭ projekto de Joseph Kornhäusel. En la stalo troviĝas nun muzea kafejo.

La muzeo havas filiojn en Górki Wielkie, Skoczów kaj Wisła. Ĝi kunlaboras kun  Książnica Cieszyńska -  muzea biblioteko en Cieszyn kaj kun Muzeum Těšínska en Český Těšín, la ĉeĥa parto de la urbo.

Referencoj redakti


Eksteraj ligiloj redakti