Muzeo pri la kradrostita kolbaso (Holzhausen)

La Muzeo pri la kradrostita kolbaso (germane: Bratwurstmuseum) estis tutmonde unika muzeo troviĝanta en Amt Wachsenburg-Holzhausen ĝis la fino de la 2019-a jaro. Ĝi estis samtempe la celo de la fina etapo de la kulinara-geologia aventurpado Vom Bier zur Bratwurst. En 2020 refaratas muzeo samnoma pligrandigota en Mühlhausen (Turingio). Malfermo tie antaŭviditis por la 17-a de majo kio ne povis plenumiĝi pro la kronviruso-problemaro.

Ĉefa ejo de la eksa muzeo.
Rondira trafiko regulita per kradrostita kolbaso.
Monaĥeja kolbaskuirejo de 1404, rekonstruo.

HistorioRedakti

Ekde la 28-a de majo 2006, kiam okazis la inaŭguro de la kolbasmuzeo, la turingia kradrostita kolbaso trovis hejmon. Daŭra ekspozicio dokumentadas historion, tradiciojn kaj kulturan rolon de tiu regiontipa kaj laŭleĝe protektita manĝaĵo. Signifon aparton havas la fakto, ke la unua dokumenta mencio de la kolbaso estis farita en la klostro de la Benediktaninoj tre proksime, nome en Arnstadt enla 1404-a jaro.


HonorigojRedakti

En novembro 2008 la muzeo ricevis, kunligite kun monsumo de 8000 eŭroj, la Turingian marketadan premion por turismo fare de la turingia ministerio pri ekonomio kaj laboro.


Enhavo de la ekspozicojRedakti

Ĉio ajn koneksita al la kolbaso tie ĉi prezentiĝas. Ekzemploj por la elmontritaj objektoj: informoj pri la bredado de porkoj, buĉiloj, maŝinoj por kolbasfarado, anekdotoj kaj kuriozaĵoj en kunteksto kun la kolbasfarado.

Specialaĵoj kaj kuriozaĵojRedakti

Jen kelkaj aferoj kiuj alie apenaŭ ekzistas:

  • Kolbasa trafikocirklo
  • Kolbasa benko
  • Kolbasa festego en la Tago de la germana unueco
  • Kolbasa festo en la tago de la Internacia tago de muzeoj
  • Kolbasa kantokonkurso
  • Kolbasa reĝo
  • Kolbasa teatro
  • Kolbasa veturilo
  • Kolbasaj diplomoj
  • Kolbasaj fabeloj
  • Kolbasaj premioj
  • Kolbasaj seminarioj
  • Kolbasaj skulptaĵoj
  • Kolbasmuzea aŭtobuso

ServojRedakti

  • Organizado de diversaj aranĝoj por familioj, firmaoj kaj societoj en belaj salonoj
  • Luendaj feriaj loĝejoj en la pensiono Alte Schule
  • Distraj programoj por grupoj de busvojaĝoj
  • Tradicia ekskurscelo en festotagoj kiel la Tago de la Laboro aŭ la festo de la Ĉieliro
  • Klerigad- kaj pluklerigadejo
  • Dancvesperoj

Eksteraj ligilojRedakti