Myrtis de Anthedon

Myrtis de Anthedon estis antikva greka poetino de la urbo Anthedon en la distrikto Beotio. Myrtis vivis en la 6-a jarcento a.K.; ŝi estis samtempulo de Korinna de Tanagra kaj Pindaro de Tebas, ĉi tiu lasta estis unu el la naŭ grandaj lirikaj poetoj de la antikva Grekio.

Myrtis de Anthedon
Persona informo
Naskiĝo
en Beotio
Morto
Lingvoj antikva greka
Okupo
Okupo poeto • verkisto
vdr

Tiel ne klara estas la rilato inter tiuj tri historiaj personecoj, ke dum iuj aŭtoroj rakontas la venkon de Korinna super Pindaro en iu poezia konkurso, aliaj asertas ke Korinna kritikis al ‘melodieca Myrtis’, ĉar ‘estante virino ŝi aŭdacis konkuri kun Pindaro’.

Tiel same iuj fontoj mencias Myrtis kiel la instruistinon en poezia trejnado kaj de Pindaro kaj de Korinna, dum aliaj certigas Korinnan kiel instruistinon de ambaŭ.

Inter la 6-a kaj 5-a jarcentoj a. K. en la kontinenta Grekio disvolviĝis grava movado en kiu poetinoj verkis monodiajn lirikojn; ili estis kantataj de solista voĉo en dialogo kun korusa refreno. La temoj rilatis al mitaj poemoj, religiaj himnoj, antikvaj legendoj kiuj glorigis precipe lokajn kultojn kaj heroojn. La poetinoj de Argos kreis himnojn kaj ‘bankedajn kantojn’, dum la beotianinoj kantis al diversaj malpli konataj legendoj.

Ĉio kio estas konata el la poezio de Myrtis, oni deduktas el unu el ŝiaj lirikaj poemoj pri antikva beotia legendo, kiun parafrazis Plutarko (1-a jarcento), li mem el Beotio. Plutarko aludas al Myrtis pro ŝia milda voĉo kaj citas ŝin kiel la fonton de malĝoja amrakonto. Per tiu poem-legendo de Myrtis li klopodas klarigi kial al virinoj estis malpermesite promeni en sankta arbareto dediĉita al loka heroo Eunostos, en la beotia urbo Tanagra.

La verko de Myrtis rakontas kiel virino nomita Ochna, enamiĝis al sia kuzo, la heroo Eunostos. Li ne akceptis ŝian amon kaj rifuzis ŝin. La senreciproka amo enprofundigis ŝin en angoro kaj malespero kiu baldaŭ eksplodis en kolero. Do antaŭ ol Eunostos povis paroli kun ŝiaj fratoj, ŝi rakontis al ili, ke Eunostos seksperfortis ŝin. La reago de la fratoj estis embuski kaj mortigi Eunostos.  La patro de la mortinto serĉis kaj rapide kaptis la murdintojn kaj ĉenis ilin. Ŝi sentis sian kulpon kaj venkita de pento pro la sorto de siaj fratoj, konfesis la mensogon. La fratoj rajtis ekziliĝi, sed Ochna finis sian vivon saltante el klifo.

Plutarko ankaŭ raportas, ke de tiam la sanktejo de Eunostos en la arbareto de Tanagra estis malpermesita por virinoj, ili ne rajtis eniri la areon eĉ en krizoj kiel tertremoj.

La enciklopedio “Suido” de la 5-a jarcento, kompilita kaj verkita de Antipatro de Tesaloniko inkluzivis Myrtis en sia listo de la ‘naŭ surteraj muzoj’ de la greka lingvo kaj nomis ŝin ‘Myrtis de la dolĉaj sonoj’. Korinna ankaŭ referencas al ŝia ‘klara voĉo’. Taciano el Asirio, migranta retorikisto kaj kristana apologiisto de la 2-a jarcento p.K., diris ke la skulptisto Boiscus faris bronzan statuon de Myrtis.

Akademiuloj kredas ke ŝi estis la plej frua en la vico de lirikaj poetoj el la beotia distrikto.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 63 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Smyth, Herbert Weir (1963). Greek Melic Poets (4th ed.). New York: Biblo and Tannen.