Nádia Figueiredo
Nádia Figueiredo Pinheiro estas brazila komponistino kaj kantistino, kiu naskiĝis en Belo Horizonte, subŝtato Minas-Ĝerajso. Ŝi kantas en soprana voĉo, precipe kantojn de klasika muziko en moderna aranĝo, kaj samstilajn proprajn komponaĵojn parte klasikajn, parte popmuzikajn, en pluraj lingvoj, inkluzive de Esperanto.
Nádia Figueiredo | |
---|---|
Persona informo | |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Ekde juneco ŝi pruvis grandan intereson pri muziko, influita precipe de ŝia avino. Ŝi en aĝo de 10 jaroj sen lecionoj mem komencis ludi gitaron kaj partoprenis en pluraj porlernejanaj festivaloj de muziko, ludante kaj kantante siajn proprajn komponaĵojn - en aĝo de 11 jaroj ŝi en unu el ili ricevis la plej altan premion.[1]
En 2000, Nadia aldone komencis labori kiel fotomodelo en Brazilo kaj eksterlande. Krome ŝi diplomiĝis pri reklamo kaj pri performaj artoj.[1]